Jam eblas aliĝi al la liberaj ekzamenoj de Esperanto en UNED

En januaro komenciĝis la aliĝoperiodo de la “liberaj” ekzamenoj de Esperanto en UNED (Universidad Nacional de Educación a Distancia aŭ Tuthispana Distanca Universitato). Ĝis la 31a de marto eblos aliĝi al la ekzamenoj de niveloj A2 kaj B1 por ricevi la saman atestilon kiun studentoj akiras trapasinte la respondajn lingvokursojn de UNED post tuta lernojaro. La ekzamenoj okazos de Majo ĝis Junio, rete la parolaj partoj kaj en la “alligitaj centroj” de UNED la legoskribaj partoj, inkluzive kelkajn eksterlandajn centrojn. Eblas konsulti la tutan informon en la retejo de UNED. La aliĝo al libera ekzameno kostas 80 eŭrojn kaj ne postulas hispanan civitanecon aŭ studentecon en alia ajn programo de UNED.

La Esperanto-ekzamenoj de UNED, same kiel ĝiaj kursoj, estas oficialaj en la senco ke ili postulas aliĝon al publika universitato en samaj kondiĉoj kiel por aliaj lingvoj, kostas la samon kaj donas lernokreditojn validajn por aliaj studprogramoj de UNED. Pri ilia valideco ekster UNED, necesas memori ke en Hispanio mem, la aŭtonomaj regionoj havas plenan edukan aŭtoritatecon por devigi sin agnoski la diplomojn de UNED, kaj rajtas limigi sin al agnosko de iu specifa nivelo de iu specifa lingvo. Eblas konsulti la tutan liston de duflankaj UNED-regionaj agnoskoj ĉi tie.

Aliflanke, krom deviga aŭtomata agnosko, eblas ankaŭ laŭvola agnosko, kiu dependas de la aparta kriterio de ĉiu kunvalidiganto, ĉar ne baziĝas sur interregistaraj paktoj sed sur la prestiĝo kaj fidindeco de la institucio liverinta la diplomon. Ni scias pri diversaj kazoj en kiuj tiu fidindeco sufiĉis por ke la edukaj aŭtoritatoj agnosku Esperantan diplomon liveritan de fremda instituciodo por publika hispana universitato, ili devus esti agnoskeblaj ankoraŭ pli facile.

Profitu do la ŝancon. Se vi volas aliĝi sed havas dubojn, kontaktu kun Hispana Esperanto-Federacio. Oni preparas Esperantan manlibreton pri la aliĝoproceso.