Ampleksigita la aliĝperiodo por la kurso de Esperanto en Universitato UNED
En la akademia jaro 2026/2027 okazos nova eldono de la tradiciaj kursoj de Esperanto en la Nacia Universitato por Neĉeesta Edukado (Universidad Nacional de Educación a Distancia, UNED), en la tri niveloj A2, B1 kaj B2. Vi povas legi pliajn detalojn pri tiu iniciato en tiu ĉi retpaĝo.
Grava novaĵo: la periodo por enskribiĝo en la kursoj estis ampleksigita ĝis la 4-a de novembro, do rapidu se vi estas interesita.
La kursoj estas instruataj kunlabore kun Hispana Esperanto-Federacio, kaj estas tre favora rabato por anoj de tiu ĉi asocio (tiom, ke oni eĉ ŝparas pli ol la kvanto de la jara kotizo)
Ni memorigas ke la kursoj B1 kaj B2 estas instruataj en Esperanto mem, do ankaŭ homoj ekster Hispanio povas enskribiĝi, kaj ekzameniĝi en multaj urboj ĉefe en Eŭropo kaj Latinameriko. Vi povas enskribiĝi ĉe la retejo de UNED (la paĝo estas en la hispana, sed se vi havas dubojn, vi povas kontakti nian asocion)
Krome, ni informas ke la Esperanto-grupo de Valencio anoncis ke iliaj stipendioj por studentoj estis ampleksigitaj ne nur por loĝantoj de la Valencia Komunumo, sed ankaŭ por junuloj en la tuta Hispanio. Vi povas legi la detalojn ĉe ĉi tiu ligilo. Ankaŭ Madrida Esperanto-Liceo proponas stipendiojn por loĝantoj en la madrida regiono; vidu la detalojn en tiu ĉi ligilo.


