Baldaŭ komenciĝas en Sorio la Hispana Esperanto-Kongreso
Alproksimiĝas la 83-a Hispana Esperanto-Kongreso, kiu en 2025 okazos de la 1-a ĝis la 4-a de majo en la urbo Sorio (Malnova Kastilio). La aranĝo gastigos pli ol 150 esperantistojn el ĉiuj regionoj de Hispanio kaj pluraj eŭropaj landoj. Plejparto de la aktivadoj okazos en la Kultura Spaco Santa Clara, kiun la Soria Urbodomo disponigis al la ĉeestantoj.
Tre diversaj agadoj okazos dum la Kongreso, inkluzive de prelegoj, libroprezentadoj, videofestivalo, kaj muzikaj koncertoj, ĉio en la internacia lingvo Esperanto. Krome oni antaŭvidas la organizadon de kunvenoj kaj laborkunsidoj, kaj ankaŭ aliaj distraj kaj turismaj agadoj, inklude de turisma postkongreso la 5-an de majo. Menciindas la okazigo de poezia vespero omaĝe al la soriana poetino María Ángeles Maeso, kies verko estas parte tradukita al Esperanto.
Pluraj agadoj estos malfermaj al la ĝenerala publiko de Sorio, inkluzive de ekspozicio pri Esperanto, kiu estas vizitebla en la Espacio Santa Clara ekde la 21-a de aprilo; du enkondukaj prelegoj pri la lingvo la 29-an kaj 30-an de aprilo en la Círculo Amistad Numancia; enkonduka kurso pri Esperanto; kaj la poezia vespero kaj muzikaj koncertoj, kiujn eblos senpage partopreni.
Pliajn detalojn vi povas trovi en ĉi tiu retejo, https://kongreso.esperanto.es, kiu enhavas la programon, liston de ĉeestontoj, praktikajn datumojn, kaj aliajn informojn, kaj ankaŭ la aliĝilon.