Hispana Esperanto-Federacio komencis redakti retan bultenon, kiu estas sendata per poŝto al ĉiuj interesitoj. La Bitbulteno ne havas striktan periodecon, sed estas sendata averaĝe unu fojon monate. Ĝi estas dulingva, hispane kaj esperante, kaj tial povas taŭgi por simpatiantoj, por esperantistoj, kaj ankaŭ por tiuj lernantoj dezirantaj praktiki la lingvon.

Ĉiu interesito povas ĝin ricevi per poŝto, plenigante la formularon troviĝantan en diversaj paĝoj de tiu ĉi retejo, kaj ankaŭ skribante al la adreso letero@esperanto.es.

Ĉiuj ĝisnunaj numeroj legeblas ankaŭ en la reto. En 2018 ni ekuzis alian servilon, kaj la pelj novajn vi povas legi en jena ligilo.

Ne hezitu aboni ĝin, kaj ankaŭ diskonigi inter viaj konatoj, esperantistoj aŭ ne.

Krome, la Federacio eldonas de antaŭ 65 jaroj paperan bultenon, trimonatan, kun la nomo “Boletín”. Malgraŭ la nomo, ĝi estas tute verkita en Esperanto (krom kelkaj oficialaj informoj). Ĉiuj numeroj, krom la lastaj kvar (rezervitaj por la anoj), estas tute libere legeblaj en formato pdf en la reto, ene de nia Bitoteko.