HEF faciligas la aliĝon al Universala Esperanto-Asocio kaj la abonon al ĝia oficiala revuo “Esperanto”. La kondiĉoj kaj kotizoj estas konsulteblaj en la retejo http://uea.org. Por pluaj informoj kaj pagoj oni povas kontakti kun nia peranto Pedro Garrote, ĉe la adreso <hisperanto.uea (ĉe) gmail.com>.

Vi same povas aboni la revuojn de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Vidu detalojn en la retejo de la asocio.

Per la sama adreso eblas aboni du gravajn gazetojn en Esperanto:

  • La internacian movadan revuon “La Ondo de Esperanto”, eldonitan en la urbo Kaliningrado. Eblas aliri specimenajn ekzemplerojn kaj artikolojn ĉe la retejo http://sezonoj.ru/la-ondo/. La prezoj por la jaro 2018 estas 15 eŭroj (temas nun nur pri elektronika abono)
  • La gazeton “Monato”, kun internaciaj raportoj, eldonitan de Flandra Esperanto-Ligo. Prezojn vidu en ties retejo.

Respondeculoj de aliaj asocioj kaj revuoj estas invitataj kontakti la Federacion por proponi la peradon en Hispanio.