Somero estas la plej ofta tempo por organizi kunvenojn kaj kongresojn, kiuj kunigas Esperanto-parolantojn, kaj ĉi-jare kelkaj el la plej allogaj internaciaj eventoj okazos en Hispanio. La unua estos la 84-a Hispana Esperanta Kongreso, kiu ĉi-jare okazos de la 14-a ĝis la 18-a de julio en la biskaja urbo Portugalete, tre proksime al Bilbao. Vi…
La venontan 23-an de aprilo oni festas internacie la Tagon de la Libro, kaj ankaŭ Esperanto ĉeestos kaj festos la okazon. En Madrido, Esperanto partoprenos ĉi-jare ĉe la unua eldono de Libromad, la iniciato sponsorita de la registaro de la Madrida regiono por festi la Librotagon, anstataŭigante la Nokton de la Libroj, en kiu Madrida…
La hispana Nacia Universitato por Neĉeesta Edukado (UNED en la hispana siglo) malfermis kunvokon por “liberaj” ekzamenoj de lingvoj, inklude de Esperanto. Ne temas pri la kurso (kiu havas sian propran periodon de enskribiĝo), sed pri ekzamenoj por ricevi oficialan diplomon de la Universitato. La ekzamenoj pri la lingvo Esperanto prezentiĝas en la tri niveloj…