Itinera ekspozicio pri Esperanto

Okaze de la 150-jara datreveno de la naskiĝo de D-ro Zamenhof, Hispana Esperanto-Federacio organizis itineran ekspozicion, kiun de tiam ni montris en diversaj lokoj de la lando. Ĝi celas konigi nian lingvon, ĝian kulturan valoron kaj samtempe pruvi, ke la ideoj de Zamenhof plu havas sian lokon en la nuna mondo. De kiam la pola okulisto publikigis la unuan gramatikon de Esperanto en 1887, la internacia lingvo montriĝis taŭga ilo por la internacia komunikado.

La ekspozicio konsistas el 15 pendeblaj afiŝoj 100 x 70 cm grandaj. La diversajn aspektojn de la lingvo kaj la esperanto-movado estas bildigitaj per hispanlingvaj tekstoj kaj diversaj fotoj. Temas do pri enkonduko en nian kulturon, tiel ke vizitantoj povu poste pli vaste informiĝi.

Jen la skemo de la ekspozicio:

  1. La internacia komunikado 
  2. Zamenhof, iniciatinto de Esperanto 
  3. Iom da historio 
  4. Esperanto en Hispanio 
  5. La lingvo Esperanto. 
  6. La esperanta literaturo 
  7. La hispana literaturo en Esperanton 
  8. Esperanto en la hispana literaturo 
  9. Kulturo kaj movado 
  10. Muziko kaj revuoj 
  11. Esperanto en kino 
  12. Esperanto en la reto 
  13. Oftaj demandoj pri Esperanto 
  14. Ĉu vi sciis, ke…? 
  15. Por scii pli

Ĉi tie eblas vidi la aspekton de ĉiu panelo kaj deŝuti la kolekton: en pdf.

Ni rememorigas al asocioj, ke ili ĉiuj povas disponi tiujn panelojn por organizi ekspoziciojn aŭ aliajn eventojn. HEF sendos senkoste al siaj kolektivaj membroj la panelojn kaj la organizanta asocio devos pagi eĉ ne la revenon de la paneloj aŭ eventuale la sendon al sekva asocio. Aliĝontaj grupoj kun intereso aranĝi la ekspozicion siaurbe bonvolu kontakti nin ĉe biblioteko (@) esperanto.es. Petojn oni priatentos lau strikta alvenordo.

Krome, se la loko tion ebligas, pro la ekzisto de adekvataj montroŝrankoj, oni kelkfoje suplementis la ekspozicion per libroj, diskoj, afiŝoj, kaj alia materialo montrinda. HEF krome povas havigi varbmaterialon (broŝurojn, ktp) por havigi al la vizitantoj.

  • La unua versio de la ekspozicio premieris en Malago koincide kun la 68a Hispana Esperanto-Kongreso.
  • Jen kelkaj lokoj kie la ekspozicio estis ĝis nun montrita: 
  • Albergue Juvenil de Málaga (Málaga) / de la 2a ĝis la 5a de julio de 2009.
  • Centro Cultural Casa del Reloj (Arganzuela, Madrid) / de la 20a ĝis la 31a de oktobro 2009.
  • Casa de Guadalajara (Madrid) / de la 9a ĝis la 23a de decembro 2009.
  • Almagro (Ciudad Real) / de la 5a ĝis la 11a de aprilo 2010.
  • Santiago de Compostela / de la 2a ĝis la 5a de julio 2010.
  • Centro Cultural Santa Petronila (Villaverde, Madrid) / de la 1a ĝis la 31a de oktobro 2010.
  • Centro Cultural Eduardo Chillida (Moratalaz, Madrid) / de la 16a ĝis la 29 de aprilo 2011.
  • Centro Cívico Viñagrande (Alcorcón, Madrid) / de la 20a de majo ĝis la 3a de junio 2011.
  • Centro Cultural Buenavista (barrio Salamanca, Madrid) / de la 1a ĝis la 14a de marto 2012.
  • Albergue Juvenil San Fermín (San Fermín, Madrid) / de la 15a de decembro 2012 ĝis la 15a de januaro 2013.
  • Biblioteca Pública María Moliner (Zaragoza) / de la 2a ĝis la 31a de majo 2013.
  • Biblioteca Pública José Hierro (Usera, Madrid) / de la 1a ĝis la 31a de julio 2013.
  • Colegio Mayor Chaminade (Ciudad Universitaria, Madrid) / de la 15a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2013.
  • Asociación de Vecinos de Manoteras (Hortaleza, Madrid) / de la 15a de novembro ĝis la 18a de decembro 2013.
  • Biblioteca Ana María Matute (Valdemoro, Madrid) / de la 24a de febrero ĝis la 24a de marzo 2014.
  • Ayuntamiento de Santoña (Cantabria) / de la 20a de marto ĝis la 6a de aprilo 2014.
  • Centro Cívico de Ejea de los Caballeros (Zaragoza) / de la 27a de majo ĝis la 12a de junio 2014.
  • Centro Mirasur (Pinto, Madrid) / de la 3a ĝis la 28a de septembro 2015.
  • Biblioteca Pública Benjamín Jarnés (Zaragoza) / de la 27a de novembro ĝis la 15a de decembro 2015.
  • Instituto Santa Emerenciana (Teruel) / 3-6 majo 2016
  • Palacio de Cultura (Herrera del Duque, Badajoz) / 30 de junio – 4 de julio 2016
  • Espacio Cultural de la Biblioteca Pública Municipal Clara Santiró i Font (Centro Cultural Rambleta), Valencia / 11 – 24 de januaro 2017
  • Biblioteca Pública de Vallecas, Madrid / 20 de januaro – 10 de februaro 2017
  • Teatro Liceo (Cheste, Valencia) / 3 – 16 de marto 2017
  • Facultad de Psicología (Sevilla) / 3 – 7 de aprilo 2017
  • Facultad de Ciencias de la Educación (Sevilla) / 17 – 21 de aprilo 2017
  • Biblioteca Pública Municipal Bernardo del Carpio (Aguilar de Campoo, Palencia) / 8 – 30 de majo 2017
  • Caja Rural (Teruel) / 22-27 de julio 2017
  • Ateneo Republicano (Fortanete, Teruel) / 16-26 de aŭgusto 2017
  • Facultad de Comunicación y Ciencias Sociales de la Universidad San Jorge (Zaragoza) / 25-30 de septembro 2017
  • Casa dos Poetas, Fundación Curros Enríquez (Celanova, Orense) / 15-27 de decembro 2017
  • Casa de Cultura (Guardamar del Segura, Alicante) / 2-28 de februaro 2018
  • Escuela Pública de Adultos Mercè Rodoreda (Elche) / 23 al 26 de abril 2018

En 2018, okaze de la ILEI-Kongreso en Madrido oni aktualigis la panelojn kaj iom modifis la fasonon. De tiam ĝi estis ekspoziita en:

Facultad de Humanidades de la Universidad Nacional de Educación a Distancia (Madrid), julio 2018

  • Universidad Autónoma de Madrid, Facultad de Filosofía y Letras, 15-25 octubre 2018
  • Junta Municipal de Distrito del barrio de Loranca, en Fuenlabrada (Madrid), 15-22 diciembre 2018