Speciala oferto por la venonta Hispana Kongreso de Esperanto
La 85a Hispana Kongreso de Esperanto okazos post 1 jaro, do komence de oktobro 2027, en la ekstremadura urbo Herrera del Duque. La preparoj komenciĝis jam, kaj vi povas trovi la unuajn informojn pri ĝi en la retadreso https://kongreso.esperanto.es/. En tiu adreso vi trovos interalie la aliĝilon, kaj por instigi la partoprenon jam nun, la organizantoj proponas dum la monato septembro 2026 tre altiran oferton: rabatitan kotizon. Vidu la detalojn en la aliĝilo. Krome estas apartaj avantaĝoj por junuloj kaj por eksterhispanianoj.
Herrera del Duque estas ne tre granda municipo en la orienta parto de Ekstremaduro, kiu jam gastigis la 75an Hispanan Esperanto-Kongreson en 2016, kun tre kontentiga rezulto, danke interalie al la apogo de la urbaj aŭtoritatoj. Tiu apogo ripetiĝos en tiu ĉi jaro, kaj estos speciale videbla per la kunvoko, fare de la urbestraro, de premio pri poezio en Esperanto, je la nomo de “Miguel Fernández”, kies ceremonio okazos dum la kongreso. Vi povos vidi ties detalojn kaj kondiĉojn en Esperanto en tiu ĉi paĝo (kaj hispane en la retejo de la urbodomo).
Kiel antaŭgustumo kaj por faciligi la komunan transporton de la kongresanoj kiuj tion deziros, oni anoncis antaŭkongresajn aktivaĵojn dum la du antaŭaj tagoj en la urbo Madrido. Kaj la finan tagon oni planas viziti la historian urbon Trujillo. La planatan programon (plu kompletigotan) vi povas legi jam en tiu ĉi ligilo.
Rezervu la datojn, kaj profitu la specialajn kondiĉojn. Ni atendas vin en Herrera.


