Ekspozicio, prelego kaj kurso de Esperanto en Segovio
La Segovia Esperanto-Asocio, la plej juna el la Esperanto-kluboj en Hispanio, tre altnivele komencas sian agadon. Post aktivado ĉe La Granja fine de la pasinta jaro, ĉi-februare ĝi organizas ĝis tri aktivadojn en la Publika Biblioteko de la provinca ĉefurbo.
Jen la planitaj eventoj:
* Ekspozicio: “Esperanto: de Utopio al Realo”, de la 3-a de februaro ĝis la 31-a de marto en la Publika Biblioteko de Segovia (C. Los Procuradores de la Tierra, 6).
* Prezenta prelego, kun sama titolo, la 7-an de februaro, je la 19-a horo samloke, kun partopreno de José Antonio del Barrio, direktoro de la Fondaĵo Esperanto, kaj Miguel Fernández, verkisto kaj tradukisto en Esperanto.
* Enkonduka kurso de Esperanto, komenciĝanta la 12-an de februaro, gvidota de David Trigo. Horaro: merkrede, de 19:30 ĝis 20:45, ankaŭ en la Publika Biblioteko de Segovia. Aliĝo: ĉe la biblioteko mem aŭ telefone al 921 463 533.
Bonvolu disvastigi inter segoviaj amikoj.