Hispana Esperanto-Federacio organizas ĉiujare tutlandan renkontiĝon, kiu konservas la tradician nomon Kongreso.

La Hispanaj Kongresoj de Esperanto estas konataj pro sia alta kultura kvalito kaj sia amika etoso. Ĝi okazas sinsekve en malsamaj urboj de la lando, kun inter 100 kaj 200 partoprenantoj.

La venonta 85-a Hispana Kongreso okazos en Herrera del Duque (Ekstremaduro) de la 1a ĝis la 3a de oktobro 2027.

Ni ankoraŭ laboras super la programo kaj la praktikaj informoj, kaj vi trovos baldaŭ ĉiujn informojn pri aliĝo, loĝado kaj programo en la oficiala retejo:

https://kongreso.esperanto.es

Instagram
YouTube
Facebook
RSS