Hispana Esperanto-Federacio estas asocio kiu havas kiel bazan celon la disvastigon kaj informadon pri Esperanto. Se vi pensas ke la lernado kaj disvastigo de Esperanto meritas la penon, ni invitas vin kunlabori kun ni.

HEF konsistas el volontuloj, ĉu individuaj ĉu membrantaj en aliĝintaj kluboj kaj asocioj. Nek anoj nek estraranoj dediĉas sian profesian tempon al ĝi, kaj do ĉies kunlaboro estas bonvena.

Aliĝu al HEF

Membrante en HEF vi apogas tiun bazan celon de nia asocio, kaj nerekte apogas la internacian lingvon.

Konforme al sia Statuto, HEF estas neŭtrala, ne partipolitika, sen propra ideologio, kaj baze celanta la disvastigon kaj utiligadon de la internacia lingvo Esperanto. Ne necesas do havi ian specialan orientiĝon nek aliajn ecojn por aniĝi en la asocio. La pluraleco de ĝiaj anoj estas baza atuto de nia asocio.

Kunlaboru en niaj iniciatoj

HEF organizas apartajn kampanjojn kaj disvolvas unuopajn agadojn por disvastigi la lingvon. Ekzemple, en 2012 ni organizis kampanjon ĉirkaŭ la 125-a datreveno de la naskiĝo de la lingvo kaj en 2017 alian kampanjon por kunmemori la 100-an datrevenon de la forpaso de D-ro. Zamenhof. Ĉiuj agadoj estas organizataj kaj plenumataj de volontuloj, kaj la asocio bonvenigas la iniciatojn kaj la kunlaboradon de ĉiuj parolantoj de la lingvo kaj simpatiantoj.

Se vi havas specialajn lertecojn, ekzemple pri komputikaj aferoj, tradukado, rilato al amas­komunikiloj, instruado, kaj aliaj, ni estos tre kontentaj kalkuli je via kontribuado. Sed simpla kunlaboremo jam tute taŭgas por ni.

Se vi deziras kunlabori en iniciatoj de HEF aŭ deziras proponi aliajn kiujn HEF povas sponsori, skribu al ni. Vi povas ankaŭ partopreni en la forumoj kiujn ni organizis por tiaj kunlaboroj. Vi povas informiĝi per nia reta monata novaĵletero, “La Bitbulteno”.

Aĉetu nian materialon

De tempo al tempo, HEF kreas kaj eldonas materialon por vendo kaj distribuado. Ni povas vendi materialon eldonitan ankaŭ de Fundación Esperanto aŭ de la lokaj kluboj kaj asocioj, kaj krome librojn kaj filmojn por lerni la lingvon.

La Servo estas modesta, sed ne hezitu peti de ni katalogon aŭ informojn pri aliaj lokoj kie eblas aĉeti tiujn erojn.

Vi ankaŭ povas aĉeti nian bultenon “Boletín”, kvaronjaran, sendatan al ĉiuj anoj de la asocio, kaj ankaŭ aparte aboneblan.

Donacu

Vi povas fari monan aŭ materian donacon al HEF. Ĝi povas taŭgi por la ĝeneralaj celoj de la asocio, aŭ vi povas destini ĝin por aparta servo aŭ kampanjo. Ĉiukaze, ĝi estos nepre uzata en poresperantaj agadoj.

Eblas mondonaci:

  • per banka transpago aŭ kreditkarto al nia konto en bankoj BBVA (IBAN: ES85 0182 1252 3102 0401 1961) kaj TRIODOS BANK: ES24 1491 0001 2420 0926 4025.
  • per nia UEA-konto hefb-m
  • Per nia konto en , nome de HEF – Hispana Esperanto Federacio (admin@esperanto.es)

Hispana Esperanta-Federacio estas asocio de publika utileco, laŭ hispana leĝo, kaj donacoj al ĝi ĝuas fiskajn avantaĝojn.

Disvastigu niajn agadojn

Disvastigu Esperanton kaj konigu Hispanan Esperanto-Federacion. Ni eldonis broŝurojn kiujn ni volonte metos je via dispono por propagando kaj varbado. HEF disponas ankaŭ je materialo por ekspozicioj, por prelegoj kaj por publika elmontrado. Ĝi povas esti uzata de ajna esperantisto, post simpla interkonsento. Petu al nia oficejo aŭ al info@esperanto.es.

Diskonigu nian retpaĝaron http://www.esperanto.es. Ankaŭ niaj spacoj en sociaj retoj (en FacebookTwitter, aŭ nia kanalo en Youtube) meritas sekvadon kaj disinformadon. Abonu nian retan novaĵleteron, “La Bitbulteno”.

Informu viajn amikojn, sed ankaŭ aliajn esperantistojn kiuj ne havas konstantan rilaton al la organizita movado, sed kiuj dezirus kunlabori en la disvastigo de Esperanto.

Kaj ne hezitu skribi al ni simple por koni pli pri la asocio aŭ por proponi vian helpon.