Premio de Esperanto-poezio “Miguel Fernández”, kunvokita de la magistrato de Herrera del Duque

La municipo Herrera del Duque (Ekstremaduro, Hispanio) kunvokis premion de poezio en Esperanto je la nomo de Miguel Fernández. La oficialan kunvokon kaj kondiĉojn en la hispana lingvo vi povas trovi en la retejo de la urbestraro en tiu ĉi adreso. Jen la kunvokon kaj regulojn en Esperanto:

ALVOKO AL PARTOPRENO EN LA UNUA OKAZIGO DE LA PREMIO PRI ESPERANTO-POEZIO “MIGUEL FERNÁNDEZ”, 2027, STARIGITA DE LA MAGISTRATO DE HERRERA DEL DUQUE, KUNLABORE KUN HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ FUNDACIÓN ESPERANTO.

La Magistrato de Herrera del Duque, laŭ propono de ties Urbestro-Prezidanto, S-ro Saturnino Alcázar Vaquerizo, kaj kunlabore kun Hispana Esperanto-Federacio kaj Fundación Esperanto, anoncas la unuan okazigon de la Premio de Esperanto-Poezio “Miguel Fernández”, 2027.

  1. CELO.
    La celo de ĉi alvoko estas antaŭenigi poezian kreadon en la internacia lingvo Esperanto, tiel kontribuante al la dinamismo kaj disvolviĝo de la esperantaj kulturo kaj literaturo, kaj rekoni la laboron de tutmondaj aŭtoroj, kiuj elektas Esperanton kiel sian internacian lingvon por nutri, konservi, antaŭenigi kaj festi kulturon kaj fratajn rilatojn inter ĉiuj popoloj kaj nacioj de la mondo.
  2. CELATOJ.
    Ĉi alvoko estas malfermita al pli ol 18-jaraĝaj aŭtoroj el ajnaj nacieco aŭ loĝloko.
    Membroj de la ĵurio ne rajtas partopreni kiel konkursantoj.
  3. PREMIO.
    La unusola premio konsistos el €900.00 plus trofeo valorata el €100.
    La premio estas nedividebla.
  4. KONDIĈOJ POR SENDADO.
    Ĉiu aŭtoro rajtas sendi maksimume tri poemojn pri iu ajn temo.
    La poemoj devas esti originalaj, neeldonitaj kaj skribitaj en Esperanto. Ili ne devas superi 200 liniojn (en formato DIN A-4) kun interlinia spaco 1,5 en tiparo Times New Roman aŭ Arial, grandeco 12. La paĝoj devas esti numeritaj.
    Ĉiu sendita poemo plenumu jenajn kondiĉojn: ĝi ne devas esti gajninta alian premion nek troviĝi en atendo de verdikto kadre de alia konkurso aŭ sub kontrakto kun iu ajn eldonisto nek esti publikigita en iu ajn aktuala amaskomunikilo (revuoj, libroj, sociaj retoj, ktp).
  5. FORMATO DE ĈIU KONKURSAĴO.
    Ĉiu konkursaĵo devas esti sendita de la aŭtoro kaj ekskluzive rete al la retpoŝtadreso de la Sekretario de la Premio, kiu ĉi-okaze estas Javier Romero Tello:
    poeziapremiomiguelfernandez@gmail.com
    La retpoŝtmesaĝo devas inkluzivi:
    a) La poemon, en PDF-formato, kun la titolo kaj la pseŭdonimo de la aŭtoro.
    b) Apartan PDF-dokumenton enhavantan jenajn personajn informojn: nomon, familian nomon, adreson, telefonnumeron, nacian identigilon aŭ alian dokumenton pruvantan la identecon de la partoprenanto ktp. Ankaŭ mallonga vivprotokolo, inkluzive de biografia-bibliografia noto, devas esti aldonita.
    La Sekretario protektos la aŭtorecon de la verkoj, garantiante anonimecon kaj purecon en la procezo de interkonsiliĝo fare de la ĵurianoj.
  6. LIMDATO POR SENDO DE LA VERKOJ.
    La periodo por sendi konkursaĵojn al la una okazigo de la Premio pri Esperanto-Poezio “Miguel Fernández”, 2027, komenciĝas la tagon postan al la publikigo de la resumo de ĉi tiu alvoko en la retejo de la Magistrato de Herrera del Duque kaj/aŭ en la amaskomunikiloj de Hispana Esperanto-Federacio kaj Fundación Esperanto, same kiel en amaskomunikiloj kreitaj de la Sekretario specife por la evento, kaj finiĝas la 1an de julio 2027, je la 23:59-a hispana horo.
    La Magistrato de Herrera del Duque rezervas al si la rajton ĉesigi la disvolvon de la konkurso, se ekzistas pravigeblaj kialoj ekster la kontrolo de la organizantoj.
  7. ĴURIO.
    La ĵurio konsistos el la Urbestro-Prezidanto de la Urba Konsilantaro de Herrera del Duque, kiu agos kiel Honora Prezidanto, aŭ ties delegito, kaj prestiĝaj literaturaj figuroj ene de la Esperanta komunumo, kies nomoj estos anoncitaj ĝustatempe.
    Antaŭ ol okazos la decido de la ĵurio, legokomitato, unu el kies membroj estas ankaŭ ĵuriano, elektos maksimume dek finalistajn verkojn el ĉiuj alsenditaj.
    La ĵurion nomumos Hispana Esperanto-Federacio kaj Fundación Esperanto.
    La gajninto konsentas servi kiel ĵuriano en la sekva okazigo de la Premio.
    La premio estos aljuĝita surbaze de la formala kvalito de la poeziaj kreaĵoj, de la kapablo de la aŭtoro por krei esence poeziajn mesaĝojn aŭ bildojn, mesaĝojn enhavantajn etikajn, sociajn, filozofiajn ktp pripensojn, de la beleco de la vort-elekto kaj -konstruo, de la strukturo de la verko, de la profundo de la pripensoj, diskursoj aŭ intencoj en ĝi, kaj de la elekto de temoj, kiuj montras originalecon.
    La Sekcio de Kulturo de la Magistrato de Herrera del Duque prizorgos la kandidatiĝan procezon.
    La maksimuma tempokadro por aljuĝi la premion estos proksimume du monatoj post la limdato por sendi verkojn.
    La gajninto estos sciigita pri la premio dum la premi-ceremonio ĉe la Kultura Palaco de Herrera del Duque sabate, la 2-an de oktobro 2027. La aŭtoroj de la dek plej bonaj poemoj elektitaj de la Ĵurio estos sciigitaj dek kvin tagojn anticipe por ke ili povu aranĝi sian ĉeeston ĉe la premi-ceremonio. Se iu el ĉi tiuj dek elektitaj aŭtoroj ne povos ĉeesti, al ili estos proponita la eblo havi reprezentanton por akcepti la eventualan premiiĝon de unu el ili. Se la gajninto ne povos ĉeesti aŭ sendi reprezentanton, la premion akceptos en ties nomo la Sekretario aŭ reprezentanto de Hispana Esperanto-Federacio aŭ de Fundación Esperanto kaj poste oni sendos ĝin al la gajninto.
    Dum kultura evento, la Sekretario transdonos sigelitan koverton enhavantan la nomon de la gajninta aŭtoro kaj de ties poemo al Miguel Fernández, kiu anoncos la gajninton de la premio portanta lian nomon. La Urbestro de Herrera del Duque transdonos la premion al la gajninto aŭ al ties reprezentanto.
  8. PREMI-CEREMONIO.
    La premi-ceremonio rilata al la unua okazigo de la Premio pri Esperanto-Poezio “Miguel Fernández”, 2027, okazos dum publika evento organizita de la Urba Konsilantaro de Herrera del Duque en la Palaco de Kulturo, kiel indikite en la antaŭa sekcio.
  9. NEPREMIITAJ VERKOJ.
    La originalaj nepremiitaj verkoj estos detruitaj post publikigo de la decido de la ĵurio.
    La organizantoj de la Poezia Premio dankos ĉiujn partoprenantojn, kaj la gajninton kaj tiujn, kiuj ne ricevis la premion, pro ilia partopreno en la unua okazigo de la Premio pri Esperanto-Poezio “Miguel Fernández”, 2027.
  10. PUBLIKIGO DE LA VERKO.
    La premiita verko estos diskonigita per ĉiuj eblaj rimedoj fare de la Magistrato de Herrera del Duque, Hispana Esperanto-Federacio kaj Fundación Esperanto, elstarigante, ke ĝi ricevis la Premion pri Esperanto-Poezio “Miguel Fernández”, 2027, okazigitan de la Magistrato de Herrera del Duque kunlabore kun Hispana Esperanto-Federacio kaj Fundación Esperanto.
    Plie, la premiitan verkon piblikigos la prestiĝa literatura E-revuo Beletra Almanako.
  11. REKLAMADO.
    Konforme al la dispozicioj de Leĝo 38/2003, de la 17a de novembro,
    Ĝenerala Leĝo pri Subvencioj, ĉi tiu alvoko al partopreno estos publikigita en la Nacia Datumbazo de Subvencioj (BDNS) kaj en la municipa retejo (www.herreradelduque.com).
  12. DATENPROTEKTO.
    Konforme al Regularo (EU) 2016/679 de la Eŭropa Parlamento kaj de la Konsilio de la 27a de aprilo 2016 pri protekto de fizikaj personoj rilate al traktado de personaj detaloj kaj pri ties libera cirkulado, kaj la Organika Leĝo 3/2018 de la 5a de decembro pri Protekto de Personaj Detaloj kaj Garantio pri Ciferecaj Rajtoj, ni informas vin, ke ĉiuj akiritaj personaj detaloj estos gardataj kaj konfidence traktataj en la Registro pri Aranĝoj de ĉi tiu Urba Konsilantaro, kies celo estas konvene administri la alvokon por partoprenoen la unua okazigo de la Premio pri Esperanto-Poezio “Miguel Fernández”, 2027. Krome, la akiritaj datumoj ĉi-okaze povas esti uzataj, protektante vian identecon, por internaj statistikaj celoj.
    La personaj detaloj pri la gajninto, same kiel la premio-prezento, estos publikigitaj en diversaj amaskomunikiloj kaj sociaj retoj, inkluzive de fotoj kaj filmetoj.
    Jen oni informas vin ankaŭ pri tio, ke vi povas uzi viajn rajtojn pri aliro, ĝustigo, forigo, limigo de datentraktado, datenportebleco kaj obĵeto iam ajn, laŭ la nuna leĝaro. Por fari tion, vi povas skribi al “dpd@herreradelduque.com” kun la tem-indiko “Datumprotekto”.
  13. DEVOJ DE LA PREMIITA AŬTORO.
    Antaŭ la pago de la premio, la Kultursekcio de la Urba Konsilantaro de Herrera del Duque postulos, ke la premiita aŭtoro prezentu jenajn dokumentojn:
  • Fotokopion de lia/ŝia Nacia Identigilo aŭ ties laŭleĝa ekvivalento.
  • La premio estos aljuĝita laŭ la kondiĉoj de la Kultursekcio de la Urba Konsilantaro de Herrera del Duque.
  1. FINA REGULO. Partopreno en ĉi tiu konkurso implicas akcepton de ĝia enhavo kaj de la neapelaciebla decido de la ĵurio. Ĉiuj anomalioj aŭ duboj, kiuj povus ekesti dum la procezo de selektado, ĵuriana interkonsiliĝo kaj premiado, povas esti ekzamenataj, interpretataj kaj solvataj de la ĵurio, kiu rezervas al si la rajton alpreni iniciatojn ne specife formulitajn en la alvoko al partopreno en la konkurso, kondiĉe ke ili kontribuas al ĝia plej bona funkciado.