Se vi jam legas tiun ĉi tekston, ne necesas ke ni konvinku vin ke lerni kaj apogi Esperanton meritas la penon. Sed kial aliĝi al Hispana Esperanto-Federacio?

Hispana Esperanto-Federacio estas la ĉefa asocio kiu zorgas pri la disvastigo kaj informado pri Esperanto en Hispanio, je tutlanda nivelo. Membrante en HEF vi apogas tiun bazan celon de nia asocio, kaj nerekte apogas la internacian lingvon.

Konforme al sia Statuto, HEF estas neŭtrala, ne partipolitika, sen propra ideologio, kaj baze celanta la disvastigon kaj utiligadon de la internacia lingvo Esperanto. Ne necesas do havi ian specialan orientiĝon por aniĝi en la asocio. HEF respektas ĉies opiniojn, kondiĉe ke ili konformas kun la bazaj homrajtoj. Tial, la pluraleco de ĝiaj anoj estas baza atuto de nia asocio.

HEF estas la landa asocio de Universala Esperanto-Asocio por Hispanio. Tial, per via aniĝo en HEF vi nerekte apartenas al UEA kiel asocia membro, kaj kontribuas al ĝia laboro por la tutmonda disvastigo de Esperanto.

Ĉiuj membroj de Hispana Esperanto-Federacio rajtas partopreni en la Ĝeneralaj Kunvenoj de la asocio, kiuj ordinare disvolviĝas unufoje jare, kaj dum kiuj estas diskutataj kaj aprobataj la ĝeneralaj agadlinioj de la asocio. La membroj rajtas fari proponojn al la Estraro de la asocio, cele al la plenumo de ties celoj. Parto de la kunvenoj de la Estraro estas malfermaj al ĉeesto de la anoj.

Membroj rajtas ankaŭ partopreni en la forumoj de la asocio, kaj specife en la reta forumo hef-anaro kie oni informas pri novaĵoj interesaj por la anoj kaj diskutas pri aferoj rilataj al la asocio kaj Esperanto. Aliaj forumoj taŭgas por kunordigi komunajn agadojn aŭ por specifaj projektoj.

Individuaj anoj de HEF ricevas la bultenon de la asocio “Boletín”. Ĝi aperas kvar fojojn jare. Ĝi estas verkita plejparte en Esperanto, kelkfoje kun versio de iuj tekstoj en la hispana lingvo kiam tio estas necesa pro leĝaj kialoj (kunvokoj, kontoj, aŭ simile). Membroj estas kuraĝigitaj proponi tekstojn por la bulteno, aŭ alimaniere kontribui al ĝi; la fina decido pri ĝia enhavo tamen apartenas al la redaktoro interkonsente kun la Estraro.

HEF mastrumas la retpaĝaron http://www.esperanto.es, kun versioj en la hispana lingvo kaj Esperanto, kaj parte ankaŭ en aliaj lingvoj de Hispanio. Ankaŭ en tiu ĉi kazo membroj rajtas proponi tekstojn aŭ alian materialon.

La Federacio redaktas retan novaĵleteron, la Bitbulteno, kiun ni eldonas averaĝe unu fojon monate, kun informoj pri la agado rilata al Esperanto. Ĝi estas dulingva kaj estas sendata al ĉ. 1100 adresoj de esperantistoj kaj simpatiantoj. Oni povas aboni ĝin per simpla mesaĝo al nia adreso letero (ĉe) esperanto.es.

Hispana Esperanto-Federacio posedas propran oficejon en Madrido. Tie troviĝas la Biblioteko Juan Régulo Pérez, kun pli ol 3500 libroj kaj alia materialo. La biblioteko havas propran retejon (https://bibliotekojrp.esperanto.es), kie eblas konsulti la diversajn katalogojn, inter ili la Bitotekon (http://bitoteko.esperanto.es). Ĝi enhavas plurspecajn deŝuteblajn bitdokumentojn, multajn el ili kun grava historia valoro. Membroj de HEF havas pruntorajton.

HEF organizas aŭ sponsoras ĉiujaran Hispanan Kongreson de Esperanto, en malsamaj lokoj de la lando. Membroj de HEF ĝuas rabaton en la kotizoj. Ili ankaŭ ordinare ĝuas rabaton en aliaj renkontoj sponsoritaj de HEF aŭ ĝiaj kolektivaj asocioj aŭ fakoj.

Membroj de HEF ĝuas rabaton ankaŭ en la eldonaĵoj de HEF aŭ de Fundación Esperanto, kaj en la diversaj servoj aŭ varoj ofertitaj de la asocio, kiel libroj, diskoj, teksaĵoj aŭ aliaj. Nuntempe tamen tiu ĉi lasta servo estas tre modesta.

Membroj kiuj aĝas malpli ol 30 jarojn estas samtempe membroj de Hispana Esperantista Junulara Societo (HEJS). Ili havas la samajn rajtojn, kaj krome ricevas porjunulajn servojn.