Hispana Esperanto-Federacio publikigas propran gazeton, trimonatan, nomatan “Boletín”. Malgraŭ la nomo, preskaŭ ĉiuj artikoloj, krom tiuj oficialaj, estas verkitaj en Esperanto.

La revuo estis fondita en 1949, baldaŭ post la kreado de la Federacio, post la parentezo kaŭzita de la interna hispana milito, sed ĝia formo kaj enhavo evoluis dum tiuj ĉi 65 jaroj. Ĝi enhavas ĉefe novaĵojn pri la lingvo kaj la movado, sed ankaŭ beletrajn kaj disvastigajn tekstojn.

Dum la jaroj redaktis la Bultenon kelkaj el la plej gravaj verkistoj el Hispanio, kiel Luis Hernández Lahuerta, Antonio Marco Botella aŭ Miguel Gutiérrez Adúriz. Nuna redaktoro estas Ángel Arquillos López.

Ĉiuj numeroj de Boletín estas alireblaj rete, en nia Bitoteko.

La Federacio komencis antaŭnelonge eldoni retan bultenon, sendatan per retpoŝto al ĉiuj interesitoj. La Bitbulteno estas dulingva, ne havas fiksan periodecon, kvankam ĝi estas elsendata averaĝe unu fojon monate, kaj estas ankaŭ legebla en la reto. Vi povas skribi al letero@esperanto.es se vi havas intereson ĝin ricevi en via poŝto.