La Scienca Lerneja Kalendaro denove en Esperanto en 2025

Kiel ĉiun jaron ekde 2022, denove en 2025 ni disponos je versio en Esperanto de la Scienca Lerneja Kalendaro de la Supera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio (CSIC). Ĝi prezentas ĉiutagajn datrevenojn de sciencaj eventoj aŭ de sciencistoj, kun speciala atento al la diverseco. Ĝi estas publikigata en 11 lingvoj, kaj havas ankaŭ versiojn en facila lingvaĵo (ankaŭ en Esperanto), plus proponojn por utiligado en lernejoj aŭ por infanoj.

Vi povas ĝin aliri kaj elŝuti en la adreso https://digital.csic.es/handle/10261/374870. Pri la traduko zorgis skipo kunordigita de la Hispana Esperanto-Federacio.

Ankaŭ troviĝas tie versio en ical-formato por aldoni al propra kalendaro, kaj vi povas ĉiutage sekvi ĉiujn datrevenojn ĉe Twitter: https://x.com/SciKalendaro.