Novaj eldonaĵoj prezentitaj en la hispana kongreso
Dum la 83-a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Sorio komence de majo, estis prezentitaj kelkaj libroj eldonitaj dum la lastaj semajnoj, kiuj povas interesi la ne partoprenintojn en la evento, kaj kiujn plejofte vi povas aĉeti en la libroservo de HEF:
– SAT-en-Hispanio prezentis alian prihistorian verkon (post la pasintjara “Volontuloj kun okulvitroj”), kun scenoj el la historio de Hispanio, reliefigante sociajn luktojn kaj subpremojn. Ĝia titolo estas “Historieroj el alia vidpunkto”, kolekto de epizodoj publikigitaj en “El Salto” de la ĵurnalisto Eduardo Pérez, en traduko de José María Salguero (Kani)
– Alia libro ĵus eldonita de SATeH estas “Maruja Mallo. Multe pli ol avangarda artistino”, dulingva biografio pri grava pentristino de la dudeka jarcento. Ĝia aŭtoro estas Ana Manero. (vidu videon pri la prezentado dum la kongreso tie ĉi)
Ambaŭ verkoj estas aĉeteblaj ĉe SATeH kaj ankaŭ en la libroservo de HEF.
– Antonio Valén prezentis du literaturajn tradukojn. Unu estis “Mil kretenoj”, novelaro de la kataluna nuntempa verkisto Quim Monzó, ĵus eldonita de Kataluna Esperanto-Asocio, kaj aĉetebla en ties libroservo. La alia estas “Rekviemo por hispana kamparano”, de Ramón J. Sender, mallonga romano kiu fariĝis klasikaĵo de la hispana literaturo; la verko estos baldaŭ havebla ĉe la eldonejo Mondial. (video pri ambaŭ prezentadoj en tiu ĉi ligilo)
– Estis prezentita ankaŭ verko aperinta okaze de la pasinta Zamenhof-festo, kun tekstoj de siatempe tre fama galega intelektulo Vicente Risco, kun titolo “Galegio estas mondo”. Ĝi estis eldonita de la Fondaĵo Vicente Risco, ene de ĝia kolekto de plurlingva eldonado, kunlabore kun Fondaĵo Esperanto, kaj kun traduko de Alejandro Pareja.
– Fine, sed ne malplej grave, Miguel Gutiérrez Adúriz prezentis la kvaran eldonon de sia vortaro Amika, la plej praktika hispana-esperanta/esperanta-hispana vortaro nuntempa. Pri tiu ĉi eldono respondecas Hispana Esperanto-Federacio mem.
Por mendi tiujn kaj aliajn librojn, kontaktu nian asocion ĉe la adreso libro@esperanto.es.