Relanĉita la reto de Esperanto-instruistoj en Hispanio

Estis relanĉita la Reto de Esperanto-Instruistoj en Hispanio, organizita kiel la hispana sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).logoo de ILEI-Hispanio

Unu el ĝiaj unuaj agadoj estis la konstruado de retejo dediĉita al la organizaĵo, al instruado kaj Esperanto, kiun vi nun povas konsulti ĉe la adreso https://ilei.esperanto.es.

Se vi rilatas al edukado kaj Esperanto, aliĝu kaj kunlaboru. En la nova retejo vi povas vidi ĉiujn kontakteblecojn.