Malfermita la aliĝperiodo por la nova kurso B2 en UNED
La 8an de Septembro malfermiĝis la aliĝperiodo de la kursoj de la Nacia Universitato por Neĉeesta Edukado de Hispanio (Universidad Nacional de Educación a Distancia, UNED). Ĝi fermiĝos la 22an de Oktobro.
Danke al interkonsento kun Hispana Esperanto-Federacio (HEF), ekde la lernojaro 2018-2019 UNED estas la sola eŭropa distanca universitato kiu inkluzivas Esperanton en siaj retaj kursoj je la sama nivelo kiel la anglan, la francan aŭ la germanan, sekvante la Komunan Eŭropan Referenc-Kadron por Lingvoj. Ekde la kurso 2020-2021, krom la nivelo A2 estas ankaŭ B1, instruata tute en Esperanto. Al la kurso A2, kiu fakte inkluzivas ankaŭ nivelon A1, povas aliĝi ankaŭ veraj komencantoj kapablaj flue legi la hispanan. Plie, ĉi-jare estas lanĉata ankaŭ nova kurso je nivelo B2.
Ĉiu homo de ĉia civitaneco pli aĝa ol 16 jaroj povas aliĝi al la kursoj, sen postulo de ia antaŭa edukiĝo. La kursoj daŭras de novembro ĝis majo kaj okazas sur la reto, per la Virtuala Kampuso de UNED; nur la skriba fina ekzameno devas okazi ĉeeste en iu sidejo aŭ ekzamenejo de UNED. La listo kaj situo de ekzamenejoj ekster Hispanio videblas sur ĉi tiu paĝo, do ĝi estas malferma al necivitanoj de Hispanio (se tamen vi havas malfacilaĵojn kompreni la procezon de enskribiĝo en la hispana, bv kontakti kun la Federacio)
Sukcesintoj en la finaj ekzamenoj de ĉiu kurso ricevas atestilojn de UNED. Instruado estas asinkrona sed estas forumoj por skribe interagi kun aliaj lernantoj kaj virtualaj oficejaj horoj. Plie, la aliĝo inkluzivas unu monatan horon da nedeviga konversacio per videkonferenco kun instruisto kaj aliaj lernantoj. Ili kutimas okazi posttagmeze (mezeŭropa horo, UTC+2). La jara aliĝo kostas 254 eŭrojn, sed estas forta rabato por anoj de Hispana Esperanto-Federacio, do vi ŝparas monon se vi aniĝas antaŭ la komenco de la kurso.
Lernu Esperanton en UNED kaj tiel apogu ĝian universitatan instruadon!