Esperanto en la Internacia Tago de la Libro 2026

La venontan 23-an de aprilo oni festas internacie la Tagon de la Libro, kaj ankaŭ Esperanto ĉeestos kaj festos la okazon.

En Madrido, Esperanto partoprenos ĉi-jare ĉe la unua eldono de Libromad, la iniciato sponsorita de la registaro de la Madrida regiono por festi la Librotagon, anstataŭigante la Nokton de la Libroj, en kiu Madrida Esperanto-Liceo partoprenis en antaŭaj jaroj. Ni partoprenos danke al nia kunlaboro kun Espacio Late, librovendejo asociita kun la gazeto Revista Late. Ni havos la ŝancon prezenti la libron “Maruja Mallo: multe pli ol avangarda artistino”, eldonita de la Asocio SATeH, en dulingva hispana/esperanta eldono, fare de ĝia aŭtorino, Ana Manero. La evento okazos ĵaŭde, la 23-an de aprilo, ekde la 19:00, ĉe strato San Hermenegildo, 5, Madrido (metrostacio San Bernardo). La eniro estas libera por la ĝenerala publiko.

La sekvan tagon, ankaŭ en Madrido, nia asocio partoprenos la tradician sinsekvan legadon de Donkiĥoto ĉe la prestiĝa kulturasocio Círculo de Bellas Artes. Du membroj legos kelkajn pecojn el la verko en esperanta traduko. Vi povas akompani nin dum la legado, aŭ, se vi loĝas malproksime, vi povas konektiĝi al la rekta elsendo interrete. Nia legado estas planita por la 24-a de aprilo je proksimume la 20:30.

Kaj, kompreneble, Esperanto partoprenos en la Tago de Sankta Georgo, tiun saman 23-an de aprilo, kun la partopreno de Kataluna Esperanto-Asocio, kiu starigos proprajn budojn en Barcelono kaj aliaj katalunaj urboj.