Nova eldono de la Scienca Lerneja Kalendaro de CSIC en Esperanto

La Scienca Lerneja Kalendaro de la hispana Supera Konsilio por Scienca Esplorado (CSIC) denove havos esperantan version en la jaro 2026, jam por la kvina fojo. Memoru ke temas pri kalendaro kiu ĉiun tagon de la jaro memorigas eventon aŭ scienciston, kun aparta atento al diverseco. En tiu ĉi eldono estos eĉ du mencioj al Esperanto pro kunmemoro de la naskiĝo de du esperantistaj sciencistoj, Paul Neergaard la 19-an de februaro, kaj Wasaburo Oishi, la 15-an de marto. 

Vi jam povas ĝin trovi en la retadreso https://digital.csic.es/handle/10261/411155, el kie eblas elŝuti belan pdf-forman dosieron.

La traduko de la kalendaro eblis danke al la kunlaboro de teamo kunordigita de Hispana Esperanto-Federacio, kun la subteno de aliaj latinamerikaj esperantistoj, al kiuj ĉiuj ni dankas pro ilia kunlaboro.