Hispana Esperanto-Federacio organizas ĉiujare tutlandan renkontiĝon, kiu konservas la tradician nomon Kongreso.
La Hispanaj Kongresoj de Esperanto estas konataj pro sia alta kultura kvalito kaj sia amika etoso. Ĝi okazas sinsekve en malsamaj urboj de la lando, kun inter 100 kaj 200 partoprenantoj.
La venonta 84-a Hispana Kongreso okazos en Portugalete de la 14a ĝis la 18a de julio de 2026.
Ni ankoraŭ laboras super la programo kaj la praktikaj informoj, kaj vi trovos baldaŭ ĉiujn informojn pri aliĝo, loĝado kaj programo en la oficiala retejo: