Federación Española de Esperanto

Hispana Kongreso de Esperanto

Hispana Esperanto-Federacio sponsoras ĉiujare kongreson de Esperanto, kiun ĝenerale organizas lokaj grupoj aŭ aktivuloj en diversaj urboj de la lando. Ili komenciĝis en la jardeko de 1920, kaj post interrompo en la jaroj post la Hispana Enlanda Milito, denove okazis en 1951, kaj de tiam ĉiujare ĝis nun.

Afiŝo de la 81a Kongreso en SeviloLa 81-a Hispana Kongreso okazos inter la 12a kaj la 15a de oktobro 2023, en Sevilo. La Kongresa Komitato laboras pri la detaloj de la organizado kaj la programo, kaj vi jam povas trovi la unuajn detalojn, inklude de la aliĝilo, en jena adreso: https://kongreso.esperanto.es/eo.

Eblas konatiĝi kun la etoso de la hispanaj kongresoj de Esperanto, per la resumaj filmetoj kiujn HEF publikigis en sia jutuba kanalo. Jen kelkaj el la lastaj:

Por resti informita, skribu al nia adreso Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla., aŭ sekvu la informojn en niaj sociaj retoj.

Ĉiuj estas bonvenaj, sendepende de la geografia loko aŭ la lingva nivelo. Ni havos ion por vi!