Jam pretas la retpaĝo de la venonta Hispana Kongreso de Esperanto

La 82-a Hispana Esperanto-Kongreso okazos ĉi-jare en la valencia urbo Cheste, de la 5-a ĝis la 8-a de septembro 2024. Cheste situas je ĉirkaŭ 30 kilometroj de la urbo Valencio, kaj ĝuas gravan rilaton kun Esperanto, ĉar historie ĝi havis unu el la plej altaj proporcioj de parolantoj de la internacia lingvo rilate al la loĝantaro. Du stratoj havas nomojn rilatajn al lokaj esperantistaj aktivuloj. La specifa sidejo estos la impresiga Eduka Komplekso, pli konata kiel la malnova “Labora Universitato”, kie ankaŭ eblos loĝi.

Ni jam laboras super la kongresa programo, kiu, kiel kutimas en niaj renkontiĝoj, havos gravan kulturan komponanton, sed ankaŭ distran kaj turisman parton, kaj ankaŭ la eblecon praktiki Esperanton kun prelegantoj el diversaj lokoj, el Hispanio kaj aliaj landoj. Komencantoj ne devas timi pro la nomo “Kongreso”: ĝi estas renkontiĝo, en kiu povas partopreni kaj ĝui ĉiu Esperanto-parolanto, sendepende de onia lingvonivelo.

Krome, precipe por vizitantoj el malproksimaj lokoj, estas planata tre ampleksa postkongresa programo, kun vizitoj al diversaj lokoj de la valencia regiono, gvidataj de lokaj esperantistoj.

Jam disponeblas la retejo de la Kongreso, kiu iom post iom kompletiĝos kun pliaj detaloj. Pretas tie ankaŭ la aliĝilo. Ekzitas aliĝperiodo kun reduktita kotizo ĝis la 30-a de aprilo. Profitu kaj rezervu vian lokon.