Liberaj ekzamenoj de Esperanto ĉe UNED
La hispana Nacia Universitato por Neĉeesta Edukado (UNED en la hispana siglo) malfermis kunvokon por “liberaj” ekzamenoj de lingvoj, inklude de Esperanto. Ne temas pri la kurso (kiu havas sian propran periodon de enskribiĝo), sed pri ekzamenoj por ricevi oficialan diplomon de la Universitato.
La ekzamenoj pri la lingvo Esperanto prezentiĝas en la tri niveloj aprobitaj por la kurso, nome A2, B1 kaj (ĉijare unuafoje) ankaŭ en B2.
Eblas enskribiĝi kaj ekzameniĝi ankaŭ en aliaj landoj kie la UNED havas sidejon.
La periodo por enskribiĝo finiĝas la 31-an de marto 2026. La ekzamenoj okazos du monatojn poste. Profitu la okazon ekposedi oficialan diplomon de Esperanto!
Pliajn detalojn (hispane) legu ĉe la retejo de UNED.


