Konforme al sia Statuto, Hispana Esperanto-Federacio (HEF) estas neŭtrala, ne partipolitika asocio, sen propra ideologia, kaj baze celanta la disvastigon kaj utiligadon de la internacia lingvo Esperanto.

HEF havas miksan organizan karakteron. Ĝin formas personaj membroj, kiuj aniĝas individue, kaj kolektivaj membroj, normale regionaj hispaniaj asocioj aŭ lokaj kluboj. La kolektivaj membroj pagas malsaman kotizon. La statuto ankaŭ ebligas la kreadon de kategorio “simpatianto”, sed ĝi ne estas uzata nuntempe. Junuloj pagas rabatitan kotizon kaj estas aŭtomate membroj de la junulara sekcio HEJS.

La Federacio estis kreita en 1947. Post la fino de la Interna Milito en Hispanio, plejmulto de la ĝis tiam ekzistantaj asocioj estis malaperintaj, kaj restis nur izolitaj individuoj kaj kelkaj lokaj kluboj, en ne facilaj cirkonstancoj. Nur en tiu jaro eblis rekrei tutlandan asocion, kiu de tiam agadas seninterrompe, eĉ se kun diversaj ŝanĝoj pri organizado kaj celoj.

HEF posedas propran oficejon en Madrido, en la strato Rodríguez San Pedro, 13, kie troviĝas la oficiala sidejo. Krom malgrandaj materiaj rimedoj, tie troviĝas la Biblioteko Juan Régulo Pérez, kun pli ol 6000 libroj kaj alia materialo. HEF ankaŭ mastrumas la retadreson www.esperanto.es. Ĝi apogas sin en Fondaĵo, Fundación Esperanto, por financaj kaj eldonaj celoj.

HEF eldonas propran bultenon, kvaronjaran, kiu konservas la tradician hispanlingvan nomon “Boletín”, kaj ankaŭ retan monatan novaĵleteron, nomatan “La Bitbulteno”, libere aboneblan. Ĝi krome sponsoras ĉiujaran kongreson, plejofte organizatan de lokaj aŭ regionaj asocioj en malsamaj urboj de la lando.

Por scii pli pri la asocio, skribu al ĝia adreso admin@esperanto.es. Por aliĝi, plenigu la la retan formularon, aŭ deŝutu la pdf-dokumenton kaj sendu ĝin al tiu adreso.

Estraro

Prezidanto: Ángel Arquillos López
Vicprezidanto: Alberto Granados
Sekretario: Manuel Parra
Vicsekretario: Isidoro Ortega
Kasisto: Jesús Miguel García Iturrioz
Voĉdonantoj:  Ana Manero, Vicente Manzano, William Guerrero (HEJS)