“Rekviemo por hispana kamparano” ĉefrolos en la Zamenhof-Tago en 2025 en Hispanio
La 15-a de decembro estas konata kiel la Tago de Zamenhof, oficiale la Tago de la Libro kaj Kulturo de Esperanto, kaj ĝi festas la internacian lingvon proponitan en 1887 de D-ro L. L. Zamenhof kiel justan, facilan kaj egalecan ponton de komunikado inter parolantoj de malsamaj lingvoj. De tiam, milionoj da homoj komunikis en Esperanto, kreante komunumon por kiu la manko de komuna lingvo ne estas obstaklo.
Fariĝis kutimo por esperantistoj kolektiĝi la 15-an de decembro por festi la Esperantan kulturon, aĉeti kaj donaci librojn, aŭskulti prelegojn en Esperanto, aŭ simple festi la tagon. En Hispanio, la esperantistaj grupoj denove organizis diversajn agadojn por tiu tago aŭ la proksima semajnfino.
La tago originis kiel la Tago de la Libro en Esperanto, kaj fariĝis kutimo prezenti novajn librojn en Esperanto ĉirkaŭ ĉi tiu tempo. Precipe rimarkinda ĉi-jare estas la lastatempa publikigo de la esperanta traduko de la novelo de Ramón J. Sender, “Rekviemo por hispana kamparano”. La tradukon faris la fama esperanta verkisto Antonio Valén, kaj ĝin publikigis Mondial, eldonejo bazita en Novjorko. La libro estos prezentita en Madrido la 13-an de decembro kaj estas havebla al la publiko ĉe la libroservo de Hispana Esperanto-Federacio kaj ĉe gravaj interretaj vendejoj.
Ni invitas ĉiun interesaton lerni pri Esperanto kaj ĝia kulturo kaj speciale tiujn kiuj nun lernas la lingvon, kontakti kun la esperantistaj grupoj kaj partopreni en ĉi tiu festo de komunikado sen limoj.


