Fundación Esperanto” estas fondaĵo, kun fizika sidejo en Zaragoza (Hispanio). Ĝi estis starigita en 1969 de la Rektoro de la Zaragoza Universitato, D. Miguel Sancho Izquierdo, tiam prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio (HEF).

Organizo.

Laŭ la Statuto de la fondaĵo, ĝi estas direktita de Patronaro kiu konsistas el maksimume kvin membroj kaj minimume tri: du nomumitaj de la Estraro de HEF kaj la ceteraj elektitaj de la aliaj Patronoj. Ili agadas senpage. La Patronaro povas nomumi Direktoron.

Celo

Stimuli la instruadon kaj disvastigon de la internacia lingvo Esperanto.

Ekonomiaj rimedoj

La rimedoj devenas el rentoj de la kapitalo kaj el eventualaj donacoj kaj kontribuoj. Ajna esperantisto kiu deziras kontribui, povas kontakti la Fondaĵon. Ni atentigas ke la donacado al la Fundación havas fiskajn avantaĝojn en Hispanio, kiuj dependas de la personaj cirkonstancoj de la donacinto.

Agado kaj helpoj

Dum pli ol 50 jaroj da ekzistado, “Fundación Esperanto” helpis diversajn projektojn, organizojn kaj agadojn. Elstaras la eldono de la traduko al Esperanto de la libro “Don Quijote” en 1977. En la pasinto la Fundación alportis rimedojn por tradukoj (foje en formo de premioj), por organizado de kursoj, eldono de libroj, ktp. Lastatempe, ĝi helpis prefere al grupoj kaj pro aktivaĵoj jam faritaj.

Kontakto

Se iu volas pli da informado, kunlabori, donaci monon, ktp., povas adresi sin:

Al fizika adreso:

Fundación Esperanto
C/ Cadena 20, 1º izq.  
50001 Zaragoza

Al retadreso: fundacion@esperanto.es

Banka konto

Se iu volas kontribui, jen la datenoj de la banka konto (en banko “CaixaBank”):

IBAN: ES15 2100 5553 3621 0040 6825
BIC: CAIXESBBXXX