Federación Española de Esperanto

  • Home

73 Hispana Kongreso de Esperanto

INFORMO PRI LA PROKSIMA HEK

73-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO

ARUNDO (RONDA), de 1-a al 4-a de majo 2014

LA KONGRESO

Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, en kunlaboro kun Hispana Esperanto-Federacio, invitas vin al la partopreno en la 73-a Hispana Kongreso de Esperanto kaj 18-a Andaluza Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1-a ĝis la 4-a de majo de la jaro 2014 en la urbo Arundo (Ronda).

LA URBO

Arundo (hispane Ronda) estas ege tipa kaj vizitinda urbo, situanta en la montaro de Andaluzio. Ni baldaŭ aldonos pliajn informojn, pri turismo, transporto kaj gastigado.

LA PROGRAMO

La programo, ankoraŭ provizora, troviĝas en tiu ĉi aparta paĝo. Estas programitaj: prelegoj, distraĵoj kaj vizitoj al la multnombraj vidindaĵoj de la regiono.

KONTAKTO / PLIA INFORMADO

http://arundakongreso2014.wordpress.com/

Kontakto: Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla.

ALIĜO

Por aliĝi, kontaktu la organizan komitaton en la supra adreso. Baldaŭ eblos aliĝi per rekta formularo en tiu ĉi retejo.

KOTIZOJ

(NOTO: Kotizoj inkluzivas nur partoprenon en Kongreso; loĝado kaj manĝado estas aparta afero)

KOTIZOJ

Aliĝo ĝis la 31a de januaro (1)

De la 1a de februaro ĝis la 31a de marto (1)

Post la 31a de marto kaj surloka aliĝo

Membro de HEF aŭ AEU

35€

45€

55€

Ne membro de HEF

45€

55€

65€

Juna membro de HEF (malpli ol 30) (2)

25€

35€

45€

Junulo nemembranta en HEF (malpli ol 30)

30€

40€

50€

 Pagu la kotizon en jena bankokonto indikante la tekston "Kongreso" kaj vian nomon en la bankokonto 2031 0225 54 0100187657 de Caja General de Ahorros de Granada (se vi estas en Hispanio) 
Por pagi eksterlande bv. uzi jenan kodon: IBAN ES80 0487 3225 1420 0000 6979 //SWIFT/BIC : GBMNESMMXXX
(1) La efektiva dato estos tiu de ricevo de pago.
(2) Sama rabato estas aplikebla al lernantoj de Esperanto ĉeestantaj kursojn organizitajn de grupoj aligitaj al HEF, komenciĝintajn inter septembro 2013 kaj aprilo 2014