Don Quijote en Esperanto, la projekto
La disvastigo de la hispana kulturo je internacia nivelo estas unu el la statutaj celoj de Hispana Esperanto-Federacio, kaj "Don Quijote" estas unu el la simboloj de la kultura aktivado de la hispanaj esperantistoj.
En la jaro 1977 estis publikigita en Zaragozo, sub la sponsorado de la Fondumo Esperanto, la kompleta traduko de "Don Quijote al la internacia lingvo Esperanto. En la jaro 2016, koincide kun la 400 datreveno de la morto de la aŭtoro Miguel de Cervantes, estas kompletigata la bita versio de tiu ĉi traduko, je la dispono de ĉiuj mondaj parolantoj de la internacia lingvo depost la 1a de julio, okaze de la 75 Hispana Kongreso de Esperanto.
En tiuj ĉi paĝoj oni povas informiĝi pri la verko, la aŭtoro, la tradukado kaj la projektoj, kiujn la hispanaj kaj alilokaj esperantistoj disvolvis por konigi la plej universalan el la hispanaj verkoj en la plej universalan el la lingvoj.
Reveni al la indekso.