FEDERACIÓN ESPAÑOLA DE ESPERANTO
HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO


Rodríguez San Pedro 13-3-7,
mapa
ES-28015 Madrid Tel. +34 914 468 079
info@esperanto.es

Top Panel
FEE · HEF
Top Panel
Lingvoj, trezoro de la homaro, ilo por dialogo
Las lenguas, tesoro de la humanidad, instrumento de diálogo 

Projekto por celebri la Internacia Jaro de la Lingvoj, la Eŭropa Jaro de la Interkultura Dialogo
kaj por kunmemori la 100-an datrevenon de la kreado de Universala Esperanto-Asocio

Cartel del año internacional de la lenguas

Si te gusta, compártelo...

Añadir a JBookmarks Añadir a Facebook Añadir a Digg Añadir a Del.icoi.us Añadir a Reddit Añadir a Spurl Information
Cent jaroj de Universala Esperanto-Asocio Imprimir E-mail

La 28a de aprilo 1908 estis fondita Universala Esperanto-Asocio. Nu, post centjara vivo, ni volas memori pasintecon kaj diskonigi ĝian nunan funkciadon. Hodler

Universala Esperanto-Asocio naskiĝis kiel organizo de personoj individue aliĝintaj al ĝi. En la komenco, Universala Esperanto-Asocio klopodis funkciigi ideojn kiuj aperis antaŭe kaj tia maniere ĝia organo fariĝis la revuo Esperanto, propaganda gazeto iniciatita de franco Paul Berthelot en 1906.

Alia ideo el kiu profitis Universala Esperanto-Asocio estis tiu pri starigo de esperantaj konsuloj, sugesto prezentita de S-ro Alphonse Carles, franco, al la II-a Internacia Kongreso de Esperanto, okazinta en Ĝenevo (Svisio), en 1906, kaj bazo de la delegitoj. Tiam la ideo estis ke la delegitoj estu elektataj de la grupoj en ĉiu urbo.

Kvankam en tiu komenca epoko Universala Esperanto-Asocio partoprenis per specialaj aranĝoj en la programo de la tiam nomataj Internaciaj Kongresoj, kaj jam en 1908 organizis karavanojn al tiu jara Kongreso, okazinta en germana urbo Dresdeno, de 1933 kaj nuntempe la organizado de la Universalaj Kongreso de Esperanto estas agado plenumita de U. E. A. La unua tiaj Internaciaj Kongresoj okazis en Boulogne-sur-Mer (Francio), aŭgusto 1905.

La Statuto de Universala Esperanto-Asocio fiksis la celojn: “plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvanoj kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj membroj”; ĝi starigis esperanton kiel ĝia “sola lingvo oficiala” “tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro”; kaj sin deklaris “absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco”.

Membrokarto de 1908 Membrokarto de 1908 (dorse)

Alia grava starpunkto de Universala Esperanto-Asocio montras la ideon de sviso S-ro Hodler kaj franco Théophile Rousseau pri la uzo de Esperanto: “Je kio utilas viaj kursoj, se viaj lernintoj poste disperdiĝas ie ajn? Instruinte la gramatikon vi devas instrui la uzon, la organizon de la UEA-servoj, la manieron trovi adresojn, peti informojn, komenci interŝanĝon, unuvorte utiligi la lernaĵon tuj per internacia rilatado”. Do, ili klopodis atingi vastan kaj praktikan uzon de la lingvo internaciskale.

Dum tiuj cent jaroj kelkaj el ĝiaj agadoj estas esenca gravaj. Ni menciu la helpa servo dum la unua mondmilito, kiu celis interŝanĝi korespondadon dum la milito mem kaj Universala Esperanto-Asocio organizis transsendon inter malamikaj landoj kaj poste helpis en serĉado de ne aperintaj homoj.

La solidara sento de la esperantistaro montriĝis plene efika postmilite kaj unu el tiuj gravaj helpoj okazis en nia lando. La Esperanto Societo por Stirio, en Graz (Aŭstrio) dissendis cirkuleron en januaro de 1920 petante ke dum kelkaj monatoj oni gastigu infanojn de tiu aŭstra regiono ĉe fremdaj hejmoj, por ke ili reakiru forton. Respondoj alvenis el diversaj hispanaj urboj: Zaragoza, Cheste, Vich, Tarrasa, Huesca, Gerona, Barcelona, Sabadell, Manlleu, Teruel, Reus kaj aliaj. Entute 326 geknaboj venis ĉe esperantistaj familioj kaj el tiuj 56 restis definitive en nian landon kaj unu mortis en Zaragoza. Tiu helpo ankaŭ okazis en aliaj landoj: Nederlando, Francio, Britio, Danio, Belgio ktp. La unua infantransporto en nian landon komencis la 6-a de oktobro 1920 kaj la lasta retransporto en Aŭstrion okazis la 24-a de aprilo 1922. Eĉ la Reĝino María Cristina gastigis la infanojn unu nokton en madrida azilo.

uea Venis la tempo de klopodoj por atingi akcepton ĉe internaciaj organizoj. La 10-a Internacia Konferenco de la Ruĝa Kruco akceptis la 7-an de aprilo 1921 rezolucion instigante disvastigi “la lernadon de la helplingvo Esperanto inter siaj anoj” kaj en 1922 nova statuto de hispana Ruĝa Kruco entenis paragrafon pri la devo lerni Esperanton.

Diversaj klopodoj okazis ĉe Ligo de Nacioj. La 11-an de decembro 1920 estis legata propono de rezolucio (dok. Nro. A. 194) kiu fine ne sukcesis. Denove en 1921 prezentiĝis propono de rezolucio pri “Instruado de Esperanto” kiu estis akceptita, tiel ke en aprilo 1922 okazis Internacia Konferenco pri la instruado de Esperanto en lernejoj. La rezulto estis ke “oni rajtas atendi pluajn rezultatojn”, tiel ke decido pri definitiva rekomendo estis prokastita. Kvankam “intertempe la lingvo Esperantista havos plenan kampon por disvastiĝi kaj pruvi sian utilon kaj fortecon per la sukcesoj, kiujn ĝi gajnos”.

La klopodoj ĉe Ligo de Nacioj atingis pozitivajn voĉdonojn, sed ne tro favorajn praktikajn konsekvencojn.

Denove dum la dua mondmilito Universala Esperanto-Asocio organizis help-servon, sed ĝi ne atingis tiel brilajn rezultojn kiel dum la Unua. Dum ambaŭ militoj multaj esperantistoj estis inter la viktimoj.

En aprilo 1947 Universala Esperanto-Asocio aperis kiel la sola internacia kaj neŭtrala organizo de la esperantistoj. Simile al la agado inter la mondmilitoj, denove gravaj streboj de tiu reprezenta organizo de la esperantistaro tutmonda direktiĝis al starigo de rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

En tiu senco, la Deklaracio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko, okazinta en urugvaja ĉefurbo Montevideo en 1954, estis konsiderata grava movada venko kaj D-ro Ivo Lapenna estis tiu kunordiganto kiu obstine agis por atingi ĝin kaj ĝi “notis la rezultojn atingitaj de Esperanto”. Poste, okaze de la centjariĝo de esperanto, la 23-a Ĝenerala Konferenco de Unesko, tiam okazinta en bulgara ĉefurbo Sofio, en 1985, krom gratuli la esperanto-movadon pro tiu datreveno, petis ĝian ĝeneralan direktoron sekvi “la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj”.

La kampanjoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj ne atingis similajn rezultojn. Tamen, Universala Esperanto-Asocio starigis oficejon en Nov-Jorko kaj tia maniere havas daŭrajn kontaktojn kun ties Sekretariejo.

Desegno pri UEANun, Universala Esperanto-Asocio celas, laŭ la Statuto de 1980:

  • disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;
  • agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
  • plifaciligi ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
  • kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidaro, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Ĝi konsistas el aligitaj kaj individuaj membroj. Aligitaj estas membroj de aliĝintaj landaj asocioj, kiuj mem ne estas individuaj membroj. Sume, la tuta membraro de Universala Esperanto-Asocio estis 17.488 en 2007. Universala Esperanto-Asocio havas 67 aliĝintajn landajn asociojn, 7 aliĝintajn kaj 34 kunlaborajn fakajn asociojn.

Tamen, la fakto ke ĝia sidejo estas en riĉa lando malhelpas la membriĝon de personoj loĝantaj en malriĉaj lokoj, malgraŭ la klopodoj por starigi solidarajn kotizojn.

La supera organo de Universala Esperanto-Asocio estas la Komitato, kies membroj estas nomataj de landaj asocioj aliĝintaj, proporcie al la membronombro, elektataj de la individuaj membroj kaj ankaŭ tiuj komitatanoj elektas pliajn “kun aparte bezonataj spertoj”. Krome, estas ankaŭ observantoj kiuj reprezentas landajn asociojn kun malpli ol cent membroj. Bedaŭrinde, la plej grava parto de ties Komitato reprezentas la landajn asociojn kaj ne la individuajn membrojn, veraj subtenantoj, el financa vidpunkto, de la asocio.

La nuna Universala Esperanto-Asocio havas sian Centran Oficejon en nederlanda urbo Rotterdamo, kie post ses jaroj en luita domo ĝi aĉetis domon en la jaro 1961, antaŭe ĝia sidejo estis en Svislando kaj Britio. Tie funkcias ankaŭ ĝia Biblioteko Hector Hodler, unu el la plej grandaj kaj gravaj esperanto-kolektoj en la mondo kun pli ol 20.000 bibliografiaj unuoj.

Cetere, Universala Esperanto-Asocio havas Oficejon por Rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko kaj Afrikan Oficejon en Benino. Ekde 1981 Universala Esperanto-Asocio havas formalajn rilatojn kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, kaj ĝi estas membro de ties Konferenco.

 

Centra Oficejo de UEA en Roterdamo

 

La asocio estas gvidata de estraro kun diversnaciaj membroj kaj la laboroj disvolviĝas pere de skipo aganta en la Centra Oficejo sub la respondeco de ĝenerala direktoro.

Por specifaj kampoj Universala Esperanto-Asocio havas 39 diversajn komisionojn kaj 15 librotenajn specialajn kontojn kaj fondaĵojn

Nuntempe, Universala Esperanto-Asocio estas ankaŭ grava libro-eldonanto kaj pere de ĝia Libroservo vendas praktike ĉiujn esperantajn librojn, diskojn, kasedojn, vidbendojn, filatelaĵojn k. a. kiuj estas akireblaj en la merkato, malgraŭ la altaj ekspedkostoj kiuj bremsas disvendadon.

Universala Esperanto-Asocio estas en specialaj konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝi reprezentiĝas en multaj kunvenoj de ties organizo. Kun Unesko Universala Esperanto-Asocio havas oficialan ligon en la kategorio de operaciaj rilatoj. Aliflanke, Universala Esperanto-Asocio havas konsultajn rilatojn kun UNICEF, partoprenan statuson ĉe Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj. Universala Esperanto-Asocio havas oficialan statuson en kategorio A kun la Teknika Komitato TC 37 (terminologio kaj aliaj loingvaj kaj enhavaj rimedoj) de Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO); aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio; kaj membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio.

La Delegita Reto konsistas el preskaŭ du mil delegitoj en pli ol cent landoj kaj ĝi proponas personajn servojn de diversaj specoj: turisma informado, helpo dum vojaĝoj, respondoj al fakaj demandoj, konsiloj pri teknikaj problemoj...

Universala Esperanto-Asocio organizas ĉiujare la Universalajn Kongresojn (ĉi jare okazos la 93-a, precize en Roterdamo omaĝe al ĝia centa datreveno) kaj en ĝia kadro okazas la Belartaj Konkursoj kaj la Internacia Kongresa Universitato.

Universala Esperanto-Asocio klopodas aktivi kaj sur la informada kampo pere de gvidlinioj, dokumentoj, simpozioj...; sur la instruada fako precipe pere de kunlaboro kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj; sur la kampo de faka agado pere de kunlaboro kun koncernaj fakaj asocioj; sur la kultura tereno pere de specifaj agadoj kiaj la organizado de kongresoj kaj ties programoj, pere de eldonado de literaturaj, sciencaj kaj amuzaj verkoj, originalaj kaj tradukitaj, disdonado de premioj kaj subvencioj...; sur la aĝa kampo pere de la gado inter la junularo pere de ĝia Tutmonda Esperantista Junulara Organizo; ...

El ĝiaj lastaj agadoj kaj projektoj ni menciu:

  • Konto Espero: ĝi celas helpi esperantistajn militviktimojn ĉie ajn en la mondo, apartenantajn al ĉiuj militantaj flankoj.
  • Interkulturo: ĝi estas loko, kie renkontiĝas dekoj da lernejaj klasoj el ĉiuj mondopartoj. Tia “lernejo”ne estas vere ekzistanta domo, sed interreta ejo, kie tamen veraj geknaboj kunlaboras.
  • Indiĝenaj Dialogoj: ĝi celas fortigi la organizojn de indiĝenaj popoloj, ebligante ilin komuniki daŭre, plene, rekte kaj malmultekoste. La kombino de tri efikaj instrumentojn ebligas tian Indiĝenaj Dialogoj-reton: transkulturaj komuniklertecoj, interreto kaj facile lernebla monda lingvo: Esperanto.
  • Kulturo de Paco: Unesko deklaris la jardeko 2001-2010 kiel Internacia Jardeko por Kulturo de Paco. En la 3-a jarmilo civilizoj bezonas dialogi kaj ne plu militi. Pri tio laboras la movado por la internacia lingvo Esperanto. Por dialogi sur egala bazo, neniu devus esti devigata uzi fremdan lingvon, aŭ ĉiuj devus esti devigataj uzi komunan lingvon ĝuste kreitan por ĉi tiu celo.

Nu, Universala Esperanto-Asocio estas kaj la reprezenta organizo de la tutmonda esperantistaro kaj la asocio kiu gvidas la movadon en ĉiuj mondopartoj. Por efektivigi ĝiajn celojn ĝi nepre bezonas la apogon de ĉiu esperantist(in)o tiel financa kiel kunlabora. La kapabloj de kiu ajn organizo oni kalkulas laŭ la disponeblaj monrimedoj kaj kampanjoj normale estas pli aŭ malpli efikaj depende de alportitaj rimedoj, financaj kaj homaj.

Lastatempe estas diskutoj pri la atingo de kiel eble plej multaj senpagaj servoj. Certe, el ideala vidpunkto, kulturo devus estis kaj senpaga kaj atingebla de ĉiu persono, senkonsidere de aliaj faktoroj, kiel disponebla mono, loĝloko, sekso, nacieco, religio... Tamen, por ke iu ricevu senpagan servon iu(j) alia(j) devas “pagi” ĝin. En la vivo, paĉjo ŝtato estas kiu kovras tiujn senpagajn servojn. Sed la progreso kaj disvastigo de esperanto dependas de la esperantistoj, tial ĝi bezonas kiel eble plej da subtenantoj kaj mecenatoj kaj ne tiom da senpagaj uzantoj. Ja, ĉiu pagu kaj kunlaboru laŭ siaj eblecoj. Kaj memoru, Universala Esperanto-Asocio meritas kaj bezonas vian kunlaboron kaj helpon.

Juan Azcuénaga Vierna

Última actualización el Lunes, 28 de Abril de 2008 19:32