MESAĜO DE UEA OKAZE DE LA ZAMENHOFA TAGO, 15 DECEMBRO 2021: INTERKOMPRENIĜO KAJ KONFIDO

Ĉiun 15-an de decembro ni festas la naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. Ni festas ne nur lian rolon en la ekapero de tiu internacia lingvo, sed precipe liajn homamajn principojn. Per liaj streboj, krom la plej disvastiĝinta internacia planlingvo, Esperanto estas ankaŭ klopodo por kompreniĝo inter homoj el diversaj kulturoj.

La mondo trapasas krizon de malkonfido. Tutmondaj multdimensiaj krizoj subfosas nian kapablon unuiĝi por solvi komunajn problemojn. Tamen ĝuste alfronte al krizoj ni devas memori, ke ni estas unu sola homaro, ke ni estas egalaj en digno kaj rajto. Ni devas alproksimiĝi kaj rekoni unu la aliajn, kaj helpos por tio konscia atento al lingvoj, al la kultura diverseco kaj al tiuj aliroj, kiujn ni elektas por komuniki unuj kun la aliaj.

La alvoko de la Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres pri nova multflankismo en la raporto Nia Komuna Tagordo estas alvoko por konfido, legitimo kaj realigo. Tio eblas nur per kunlaboro de ĉiuj. Necesas konstrui daŭripovajn, inkluzivajn sociojn kaj ekonomiojn, bazitajn je homaj rajtoj kaj homa digno por ĉiuj. Tio sendube tuŝas laboron pri internacia inkluzivemo, kreante pontojn inter grupoj izolitaj de lingvaj baroj kaj konscion pri nia komuna tutmondeco.

Tutmonda civitaneco, homaj rajtoj, interkultura dialogo kaj solidareco estas bazoj por revigligi kaj refirmigi multflankismon. Tamen ĉio komencas per interkompreniĝo kreanta konfidon. En tiu senco ni utiligas Esperanton kiel vojon al kunlaboro, al konstruado de konsentoj, al internacia kompreniĝo, al komunikado inter homoj kaj popoloj kaj kiel ilon por paco.

En la unua Universala Kongreso de Esperanto, en 1905, Zamenhof salutis la grandan tutmondan homan familión kaj invitis ĉiujn al nova komenciĝinta estonteco. Tiam li diris: “…en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio”. En 2021, la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, tiuj vortoj restas daŭre aktualaj kaj reprezentas la plej homan flankon de la laboroj de nia Asocio.

En memoro al Zamenhof kaj lia revo pri tutmonda unuiĝo, Universala Esperanto-Asocio fieras pri siaj rilatoj kun UN, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj. Kun-respondeco, esenco de multflankismo, estas la principo, sur kiu ni konstruas pli bonan mondon por ĉiuj.