Federación Española de Esperanto

80a - Hispana Esperanto-Kongreso - Utilaj informoj

Hispana Esperanto-Federacio (HEF) kaj Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA) invitas vin partopreni en la 80a Hispana Esperanto-Kongreso, okazonta de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo de 2022 en Comillas (Kantabrio).



La urbeto

Comillas

Comillas (prononcu “Komiljas”) estas municipa urbeto apartenanta al la subŝtato Kantabrio (Comunidad Autónoma de Cantabria). Ĝi situas en la “Okcident-marborda Distrikto kaj limas norde kun la Kantabria Maro, sude kun municipo “Udías”, oriente kun municipoj “Ruiloba” kaj “Alfoz de Lloredo” kaj okcidente kun “Valdáliga”.

Comillas elstaras ne nur pro siaj mezepokaj kaj barokaj konstruaĵoj, sed ankaŭ ĉar ĝi estas unu el la malmultaj lokoj ekster Katalunio en kiuj konstruis modernismaj katalunaj artistoj kiel Antoni Gaudí aŭ Domènech i Montaner; iliaj monumentaj verkoj abundas kaj videblas tuturbe, ezkemple Kaprico de Gaudí

Comillas ricevis la rangon de “Hispana ĉefurbo” dum unusola tago, la 6an de aŭgusto de 1881, kiam la reĝo, Alfonso la 12a, decidis kunvenigi en la urbeto la ministran konsilion. Cetere, Comillas estis la unua hispana urbeto havanta elektran lumon, patentitan en 1879 fare de Thomas Edison.

La kongresejo











La Kongreso okazos en la kulturdomo El Espolón,  Calle Antonio López, 3, 39520, Comillas (43.3867066,-4.2894708).


Gastigado

La urbeto disponas pri ĉiaj gastigebloj, de la plej luksaj ĝis la plej moderprezaj. Vidu ĉi tie.

Kiel alveni

Flughaveno de Santander(flughaveno)
 (flughaveno)

Oni povas alveni al Comillas tra Santander, la ĉefurbo de Kantabrio, kiu disponas modernan flughavenon, al kiu flugas kompanioj el diversaj eŭropaj urboj, kaj estas facile atingebla per trajno kaj aŭtobusoj el aliaj urboj el Hispanio. Comillas estas konektita per aŭtoŝoseo kun ĉiuj hispanaj urboj. Cetere la urbeto disponas senpagan parkejon tuj ĉe la kongresejo.

Ĉe la bus-stacidomo aŭ fluĝaveno, ekstere, oni povas trafi la buso "S4 ASTIBUS" por iri kaj reveni Santandero-<>Fluĝhaveno.




 Jen la horaro de la buskompanio "La Cantabrica", kies buso kursadas inter Santander kaj Comillas.



Urbo-plano kaj interesaj lokoj

Vi povas elŝuti pdf-formatan planon por lokoj por manĝi, trinkejoj, kaj viziti arkitekturon
. Planon

La programo

La Loka Kongresa Komitato kune kun la estraro de HEF daŭre laboras super ankoraŭ provizora programo baldaŭ liverota.

Kiel kutime ĉe la hispanaj kongresoj, la proponita programo estos riĉa el kultura, kleriga, distra kaj turisma vidpunktoj. La loka kaj Esperanta kulturoj havos gravan rolon kun prelegoj, atelieroj, babiladoj, ekspozicioj, kursoj, distraj vesperoj ktp.

Bonvolu kontakti la LKK-on, se vi mem deziras kontribui al la programo.

Turisma programo

Ni konatiĝos kun la kogresa urbeto Comillas, kaj ankaŭ kun aliaj proksimaj lokoj, ege interesaj el arkitektura kaj historia vidpunkto. Baldaŭ ni liveros pliajn informojn.

Kontakto

Eblas kontakti la organizantoj per la adreso Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla.  *(kontrolu la ne deziratajn retpoŝtajn mesaĝojn kaj aldonu "Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla." al via ret-adreslisto)

Novaĵoj aperas ankaŭ en la paĝoj de Twitter.