Ĝenerala Kunsido – 2023

Sekretario

La vendredon, 10an de februaro, je la 20:00 horo, okazis la Ĝenerala Kunsido de la Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA).

Inter la diversaj aferoj traktitaj estis la elekto de nova Estraro, kies nova konsisto estas jena:

Prezidanto: Rafael Moncalián García

Sekretario: Pedro Ullate López

Kasisto: Miguel Gutiérrez Adúriz

Voĉdonanto: Rosa Santiago Mancebo

Voĉdonanto: María Carmen Blanco Peña

Kiel en la antaŭaj jaroj, fine de la kunsido, la partoprenantoj ĝuis marcipanan krokodilon.

Zamenhoftago

La Kantabra Esperanto-Asocio festis la Tagon de la Esperanta Libro (Zamenhoftagon) la 17an de Decembro en restoracio de la ĉefurbo. Ĉeestis 20 homoj. Oni parolis pri la ĉijara Hispana Kongreso okazinta en Comillas kaj pri la estontaj HEK, okazonta en Sevilo, kaj UK, okazonta en Torino (Italio).

Nunaj poetoj el Kantabrio

Luis Alberto Salcines prezentas la programeron “Poetas actuales de Cantabria” (Nunaj poetoj el Kantabrio) en la 80a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Comillas de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo de 2022.

Nunaj poetoj el Kantabrio

Miguel Ibáñez, Yolanda Soler Onís, Marcos Díez, Ángel Sopeña, Ana García Negrete, Fernando Abascal, Adela Sainz Abascal kaj Juan Antonio González Fuentes estas la kantabraj poetoj, elektitaj de Luis Alberto Salcines, kiuj partoprenis en renkontiĝo, virtuala pro la cirkonstancoj,, en la 80a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Comillas de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo de 2022. Ana Manero kaj Miguel Fernandez deklamis la poemojn en Esperanto.

Norda Vento

Jen “Norda Vento” (Viento del Norte), en tre speciala versio kantita de Feri Floro. Ĝi estas la duonoficiala himno de Kantabrio (Cantabria), la subŝtato de Hispanio en kiu okazis la 80a Hispana Kongreso de Esperanto, de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo de 2022. La kanto estis prezentita en la inaŭguro, kiun ĉeestis la Urbestrino de Comillas, María Teresa Noceda. La kanton verkis Nando kaj Sergio Agüeros, kaj ĝin tradukis Liven Dek.

Konsisto de LKK de la 80a Hispana Esperanto-Kongreso

Post dujara pandemia periodo, plena de malfacilaĵoj kaj diverspecaj ŝanĝiĝoj, instituciaj kaj personaj, la Loka Kongresa Komitato de la 80a Hispana Kongreso de Esperanto ricevis jenan novan konsiston:

Prezidanto Miguel Gutiérrez Adúriz

Sekretario: Pedro Ullate López

Kasisto: Guadalupe Barcina Amézaga

Rilatoj kun institucioj: Carlos Cordero Huecas

Membro: Rafael Moncalián García

Membro: Rosa Santiago Mancebo

Membro: María Carmen Blanco Peña

MESAĜO DE UEA OKAZE DE LA ZAMENHOFA TAGO, 15 DECEMBRO 2021: INTERKOMPRENIĜO KAJ KONFIDO

Ĉiun 15-an de decembro ni festas la naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. Ni festas ne nur lian rolon en la ekapero de tiu internacia lingvo, sed precipe liajn homamajn principojn. Per liaj streboj, krom la plej disvastiĝinta internacia planlingvo, Esperanto estas ankaŭ klopodo por kompreniĝo inter homoj el diversaj kulturoj.

La mondo trapasas krizon de malkonfido. Tutmondaj multdimensiaj krizoj subfosas nian kapablon unuiĝi por solvi komunajn problemojn. Tamen ĝuste alfronte al krizoj ni devas memori, ke ni estas unu sola homaro, ke ni estas egalaj en digno kaj rajto. Ni devas alproksimiĝi kaj rekoni unu la aliajn, kaj helpos por tio konscia atento al lingvoj, al la kultura diverseco kaj al tiuj aliroj, kiujn ni elektas por komuniki unuj kun la aliaj.

La alvoko de la Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres pri nova multflankismo en la raporto Nia Komuna Tagordo estas alvoko por konfido, legitimo kaj realigo. Tio eblas nur per kunlaboro de ĉiuj. Necesas konstrui daŭripovajn, inkluzivajn sociojn kaj ekonomiojn, bazitajn je homaj rajtoj kaj homa digno por ĉiuj. Tio sendube tuŝas laboron pri internacia inkluzivemo, kreante pontojn inter grupoj izolitaj de lingvaj baroj kaj konscion pri nia komuna tutmondeco.

Tutmonda civitaneco, homaj rajtoj, interkultura dialogo kaj solidareco estas bazoj por revigligi kaj refirmigi multflankismon. Tamen ĉio komencas per interkompreniĝo kreanta konfidon. En tiu senco ni utiligas Esperanton kiel vojon al kunlaboro, al konstruado de konsentoj, al internacia kompreniĝo, al komunikado inter homoj kaj popoloj kaj kiel ilon por paco.

En la unua Universala Kongreso de Esperanto, en 1905, Zamenhof salutis la grandan tutmondan homan familión kaj invitis ĉiujn al nova komenciĝinta estonteco. Tiam li diris: “…en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio”. En 2021, la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, tiuj vortoj restas daŭre aktualaj kaj reprezentas la plej homan flankon de la laboroj de nia Asocio.

En memoro al Zamenhof kaj lia revo pri tutmonda unuiĝo, Universala Esperanto-Asocio fieras pri siaj rilatoj kun UN, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj. Kun-respondeco, esenco de multflankismo, estas la principo, sur kiu ni konstruas pli bonan mondon por ĉiuj.

Zamenhofa Tago

La Zamenhofa Tago (15a de decembro) estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo. Ĝi estas samtempe la Tago de la Esperanto-libro kaj la Tago de la Esperanto-kulturo.

Kantabrio gastigos la 80an HEK en 2022

La 31an de januaro, la Loka Kongresa Komitato, kune kun la Prezidanto de KantEA, bit-kunvenis por fari definitivan decidon rilate al la 79a Hispana Kongreso, kiu devus okazi ĉi-jare, fine de marto, en Comillas.

Kiel rezulto de la kunsido, la LKK decidis proponi al Hispana Esperanto-Federacio la okazigon de la 80a Hispana Kongreso de Esperanto en 2022, en Comillas, en la sama kongresejo kaj en la samaj datoj, en kiuj ĝi estus devinta okazi pasintjare.

Tiel, post la interkonsento de la  HEF-estraro, la kantabra LKK kaj la loka urbestraro de Comillas, oni jam povas anonci ke la 80a Hispana Esperanto-Kongreso okazos en Comillas, de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo, en la jaro 2022.

La LKK provos ne nur konservi la tutan kongresan kaj postkongresan strukturon jam ekzistantan, kiel bazon por la kongreso okazonta en  2022, sed ankaŭ konsideras validajn ĉiujn aliĝojn ĝis nun faritajn.

Pedro Ullate López
Sekretario de la 80a HEK

La 79a Hispana Kongreso de Esperanto estas denove prokrastita

Laŭ la nova decido de la LKK, la kongreso okazos de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo, 2021.

La estraro de Hispana Esperanto-Federacio kaj la Loka Kongresa Komitato de la 79a Hispana Kongreso de Esperanto, konsiderante la zorgojn rilate al la epidemio de kronviruso Kovim-19 kaj la rekomendojn de la ŝtataj kaj internaciaj aŭtoritatoj, decidis PROKRASTI la okazigon de la kongreso.

Post interkonsento kun la loka urbestraro de Comillas, ni decidis ke la kongreso okazos venontjare en la sama tempo de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo.

La LKK provos konservi la tutan kongresan kaj postkongresan programon jam anoncitajn. Pri eventualaj modifoj aŭ anstataŭigoj oni informos dum venontaj monatoj.

La LKK konsideras validajn ĉiujn aliĝojn ĝis nun faritajn.

Se iu aliĝinto antaŭvidas jam nun sian neeblon partopreni la kongreson en la novaj datoj, bonvolu informi nin. Oni konsciu ke la LKK decidis unujaran prokraston, por havi la plenan certecon ke tiam ĉiuj cirkonstancoj estos favoraj por multhomaj aranĝoj.

La LKK redonos sian aliĝkotizon al ĉiu, kiu ĝin petos. Same ni redonos la pagojn faritajn por la rezervo de ekskursoj.

Bedaŭrinde, la LKK ne povos redoni aliajn kostojn (pri vojaĝoj, loĝigo, k.s.) kiujn la partoprenontoj jam elspezis. Tamen ekzistas la ebleco ŝanĝi la datojn de loĝado en la samaj hoteloj.

Hispana Esperanto-Federacio kaj la Loka Kongresa Komitato daŭre informos pri la evoluo de la kongreso per siaj retejoj, sociaj retoj kaj aliaj komunikoj. Ĉiun demandon oni plu povas sendi al la adreso de la LKK kongreso@esperanto.es.

HEF kaj la LKK bedaŭras la ĝenojn okazigitajn pro la decido kaj esperas vian komprenemon. Ni deziras bonan sanon al ĉiuj niaj amikoj en la tuta mondo, kaj esperas renkonti vin fine de aprilo de 2021 en Comillas.

Pedro Ullate López

Sekretario de la LKK de la 79a Hispana Esperanto-Kongreso