80a Hispana Esperanto-Kongreso
![]() |
Finfine, post la interkonsento atingita de la Hispana Esperanto-Fedracio (HEF) kun la Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA) kaj la loka Magistrato de Comillas, oni jam povas anonci ke la 80a Hispana Esperanto-Kongreso okazos en Comillas, de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo, en la jaro 2022. Kaj por antaŭgustumi la etoson de la HEF-Kongresoj, ni proponas al vi viziti la jutuban paĝon de HEF, en kiu vi povos spekti diversajn filmetojn pri pasintaj renkontiĝoj: alklaku sur ĉi ligilo. Comillas atendas vin! La LKK |