Zamenhoftago

La Kantabra Esperanto-Asocio festis la Tagon de la Esperanta Libro (Zamenhoftagon) la 16an de Decembro en restoracio de Santandero. Ĉeestis 18 homoj. Oni parolis pri la venonta Hispana Kongreso kaj pri la estinta HEK, okazinta en Sevilo, al kiu kelkaj membroj de KanteA ankaŭ partoprenis.

La Prezidantoj de UEA kaj KantEA

Duncan Chartes, Prezidanto de UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj Rafael Moncalián, Prezidanto de KantEA (Kantabra Esperanto-Asocio) dum mallonga neformala rekonto, en la Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Sevilo de la 12a ĝis la 15a de oktobro 2023.

Ĝenerala Kunsido – 2023

Sekretario

La vendredon, 10an de februaro, je la 20:00 horo, okazis la Ĝenerala Kunsido de la Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA).

Inter la diversaj aferoj traktitaj estis la elekto de nova Estraro, kies nova konsisto estas jena:

Prezidanto: Rafael Moncalián García

Sekretario: Pedro Ullate López

Kasisto: Miguel Gutiérrez Adúriz

Voĉdonanto: Rosa Santiago Mancebo

Voĉdonanto: María Carmen Blanco Peña

Kiel en la antaŭaj jaroj, fine de la kunsido, la partoprenantoj ĝuis marcipanan krokodilon.

Zamenhoftago

La Kantabra Esperanto-Asocio festis la Tagon de la Esperanta Libro (Zamenhoftagon) la 17an de Decembro en restoracio de la ĉefurbo. Ĉeestis 20 homoj. Oni parolis pri la ĉijara Hispana Kongreso okazinta en Comillas kaj pri la estontaj HEK, okazonta en Sevilo, kaj UK, okazonta en Torino (Italio).

Zamenhofa Tago

La Zamenhofa Tago (15a de decembro) estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo. Ĝi estas samtempe la Tago de la Esperanto-libro kaj la Tago de la Esperanto-kulturo.

La 79a Hispana Kongreso de Esperanto estas denove prokrastita

Laŭ la nova decido de la LKK, la kongreso okazos de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo, 2021.

La estraro de Hispana Esperanto-Federacio kaj la Loka Kongresa Komitato de la 79a Hispana Kongreso de Esperanto, konsiderante la zorgojn rilate al la epidemio de kronviruso Kovim-19 kaj la rekomendojn de la ŝtataj kaj internaciaj aŭtoritatoj, decidis PROKRASTI la okazigon de la kongreso.

Post interkonsento kun la loka urbestraro de Comillas, ni decidis ke la kongreso okazos venontjare en la sama tempo de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo.

La LKK provos konservi la tutan kongresan kaj postkongresan programon jam anoncitajn. Pri eventualaj modifoj aŭ anstataŭigoj oni informos dum venontaj monatoj.

La LKK konsideras validajn ĉiujn aliĝojn ĝis nun faritajn.

Se iu aliĝinto antaŭvidas jam nun sian neeblon partopreni la kongreson en la novaj datoj, bonvolu informi nin. Oni konsciu ke la LKK decidis unujaran prokraston, por havi la plenan certecon ke tiam ĉiuj cirkonstancoj estos favoraj por multhomaj aranĝoj.

La LKK redonos sian aliĝkotizon al ĉiu, kiu ĝin petos. Same ni redonos la pagojn faritajn por la rezervo de ekskursoj.

Bedaŭrinde, la LKK ne povos redoni aliajn kostojn (pri vojaĝoj, loĝigo, k.s.) kiujn la partoprenontoj jam elspezis. Tamen ekzistas la ebleco ŝanĝi la datojn de loĝado en la samaj hoteloj.

Hispana Esperanto-Federacio kaj la Loka Kongresa Komitato daŭre informos pri la evoluo de la kongreso per siaj retejoj, sociaj retoj kaj aliaj komunikoj. Ĉiun demandon oni plu povas sendi al la adreso de la LKK kongreso@esperanto.es.

HEF kaj la LKK bedaŭras la ĝenojn okazigitajn pro la decido kaj esperas vian komprenemon. Ni deziras bonan sanon al ĉiuj niaj amikoj en la tuta mondo, kaj esperas renkonti vin fine de aprilo de 2021 en Comillas.

Pedro Ullate López

Sekretario de la LKK de la 79a Hispana Esperanto-Kongreso

Zamenhof-Tago

Tagmanĝo en Santandero

La 15a de decembro estas la tago en kiu Esperantio faras omaĝon al la iniciatinto de la lingvo, d-ro Zamenhof, okaze de lia 160a datreveno. Tial la tago estas nomata “Zamenhof-Tago”, kvankam, nuntempe. oni ankaŭ nomas ĝin “Tago de la Esperanta Libro”.

Ĉi-jare la Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA) celebris la omaĝon en Santander, la 14an de decembro, per komuna tagmanĝo, kiun ĉeestis 20 homoj, en tre konata restoracio en El Sardinero. La celebrado okazis en tre bona etoso, kaj dum ĝi oni multe parolis pri esperantaj libroj kaj, kompreneble pri la aranĝo de la 79a Hispana Esperanto-Kongreso, okazonta de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo de 2020 en Comillas.

Ĝenerala Kunsido

La vendredon, 23an de aŭgusto, je la 19:30 horo, en unua kunvoko, aŭ, manke de kvorumo, je la 20:00 horo de tiu sama tago, okazos la Ĝenerala Kunsido de la Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA), en la sidejo de la strato San Fernando 58. Se vi estas membro kaj ne ricevis la kunvokilon, kontaktu la asocion. Se vi ankoraŭ ne estas KantEA-ano, vi tamen povas veni por koni nin.