Komuniko pri prokrasto de la 79a Hispana Kongreso de Esperanto

KOMUNIKO DE HEF: LA 79a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO ESTAS PROKRASTITA ĜIS OKTOBRO

La estraro de Hispana Esperanto-Federacio kaj la Loka Kongresa Komitato de la 79a Hispana Kongreso de Esperanto, antaŭvidita por la 30a de aprilo ĝis 4a de majo en Comillas (Kantabrio), konsiderante la zorgojn rilate al la epidemio de kronviruso Covid-19 kaj la rekomendojn de la ŝtataj kaj internaciaj aŭtoritatoj, volas informi ke la kongreso ne okazos en la menciitaj datoj kaj estas prokrastita.

Post interkonsento kun la loka urbestraro, kaj esperante ke la situacio pliboniĝos en la venontaj monatoj, ni decidis ke la kongreso okazos inter la 9a kaj 13a de oktobro 2020, profitante ke la 12a de oktobro estas festa tago en Hispanio.

La tuta kongresa programo estas translokigita al tiuj datoj, kun simila strukturo al tiu jam anoncita. Tamen, ni ne povas konfirmi nun la okazigon de ĉiuj anoncitaj programeroj, kaj estas antaŭvideble ke iuj estos modifitaj aŭ anstataŭigitaj; pri tio ni informos dum venontaj monatoj. Ni nun pristudas ĉu eblos okazigi la anoncitan postkongresan ekskurson, pri kio ni prenos decidon nur post kelkaj semajnoj.

La homoj jam aliĝintaj ricevos tuj informojn pri la proceduro rilate al kotizoj kaj similaj aferoj. Kiel baza decido, ni povas jam informi ke oni redonos la pagitan kotizon al tiuj, kiuj jam certas ke ili ne povos ĉeesti en oktobro.

Hispana Esperanto-Federacio kaj la Loka Kongresa Komitato daŭre informos pri la evoluo de la kongreso per siaj retejoj, sociaj retoj kaj aliaj komunikoj. Ĉiun demandon oni plu povas sendi al la adreso de la LKK kongreso@esperanto.es.

HEF bedaŭras la ĝenojn okazigitajn pro la decido kaj esperas vian komprenemon. Ni deziras bonan sanon al ĉiuj niaj amikoj en la tuta mondo, kaj esperas renkonti vin en oktobro en Comillas.

Hispana Esperanto-Federacio, 15a de marto 2020

Zamenhof-Tago

Tagmanĝo en Santandero

La 15a de decembro estas la tago en kiu Esperantio faras omaĝon al la iniciatinto de la lingvo, d-ro Zamenhof, okaze de lia 160a datreveno. Tial la tago estas nomata “Zamenhof-Tago”, kvankam, nuntempe. oni ankaŭ nomas ĝin “Tago de la Esperanta Libro”.

Ĉi-jare la Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA) celebris la omaĝon en Santander, la 14an de decembro, per komuna tagmanĝo, kiun ĉeestis 20 homoj, en tre konata restoracio en El Sardinero. La celebrado okazis en tre bona etoso, kaj dum ĝi oni multe parolis pri esperantaj libroj kaj, kompreneble pri la aranĝo de la 79a Hispana Esperanto-Kongreso, okazonta de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo de 2020 en Comillas.

Ĝenerala Kunsido

La vendredon, 23an de aŭgusto, je la 19:30 horo, en unua kunvoko, aŭ, manke de kvorumo, je la 20:00 horo de tiu sama tago, okazos la Ĝenerala Kunsido de la Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA), en la sidejo de la strato San Fernando 58. Se vi estas membro kaj ne ricevis la kunvokilon, kontaktu la asocion. Se vi ankoraŭ ne estas KantEA-ano, vi tamen povas veni por koni nin.

Komenca agado rilate al la Kongreso

La 5an de julio, la Loka Kongresa Komitato de la 79a Hispana Kongreso de Esperanto, kune kun la Estraro de KantEA, decidis elekti kiel sidejon de la kongreso, kiu okazos de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo de 2020, la urbeton Comillas. 

Oni ankaŭ decisis asigni diversajn respondajn laborpostenojn en rilato al la kongresa orgazidado. 

Alia bona novaĵo estas tio ke ni disponas jam la kongresan afiŝon, aranĝitan de la kantabra dizajnistino Laura Tejedor, membro de nia Asocio, kiu faris brilan laboron en tre mallonga tempo.

79a Hispana Esperanto-Kongreso

La Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA) estos la organizanto de la 79a Hispana Esperanto-Kongreso, okazonta de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo de 2020.

La Asocio decidis akcepti la inviton faritan de la Prezidanto de Hispana Esperanto Federacio (HEF), s-ro José Antonio del Barrio, por ke Kantabrio estu la sidejo de la venonta Hispana Esperanto-Kongreso.

Post la unuaj paŝoj, oni jam povas pároli pri la starigo de loka kongresa komitato (LKK), base konsistanta el jenaj homoj:

Prezidanto: s-ro Carlos Cordero Huecas

Sekretario: s-ro Pedro Ullate López

Kasisto: s-ino Guadalupe Barcina Amézaga