BONVENON AL LA PAĜOJ DE MADRIDA ESPERANTO-LICEO

Madrida Esperanto-Liceo (MEL) estas la nomo de la esperantista klubo kun sidejo en Madrido, la ĉefurbo de Hispanio.

Esperanto havas longan tradicion en Madrido: jam du jarojn post la publikigo de la Unua Libro, madridano interesiĝis pri la nova lingvo internacia, kaj petis ekzempleron al ĝia aŭtoro. Diversaj organizaĵoj estis kreitaj, la unua kun tutmadrida ambicio en 1907. Diversaj organizmanieroj kaj nomoj sin sekvis laŭlonge de la historio. La nuna formo kaj nomo naskiĝis en 1962.

Madrido estis sidejo de multnombraj renkontiĝoj kaj kongresoj, inter kiuj la 53-a Universala Kongreso en 1968.

El la kursoj de Esperanto organizitaj en Madrido eliris konsiderinda nombro de aktivuloj, kelkaj el kiuj konataj internacie, pro siaj organizaj agadoj aŭ sia verkado. Inter la homoj kiuj aktivis en Madrido, ni povas citi la nomojn de Andrés Bravo del Barrio, José Perogordo, Carlos Mª Cortezo, Julio Mangada, Emilio Herrera, Mariano Mojado, Cayetano Redondo antaŭ la hispana milito. Historiaj nomoj de la postmilita periodo estas kaj estis Santos Pérez Arranz, Joaquín López Herrero, Félix Gómez, Gerardo Flores, Ángel Figuerola, Darío Rodríguez, Juan Carlos Ruiz Sierra, Augusto Casquero, Miguel Fernández, Jorge Camacho, Lupe Sanz, Ana Manero aŭ Manolo Parra, inter multaj aliaj pli aŭ malpli konataj.

La nuna (2020) prezidanto de la Madrida Esperanto-Liceo estas Félix Jiménez Lobo.

Membroj de la Liceo kunvenas regule, ĉiulunde vespere, en la sidejo apartenanta al la Hispana Esperanto-Federacio, en la strato Rodríguez San Pedro, 13, 3-a etaĝo. Aliaj renkontiĝoj, babiladoj kaj kursoj organiziĝas pli-malpli regule en aliaj lokoj de la urbo kaj la ĉirkaŭanta regiono. Informojn pri tiaj renkontiĝoj ni provos liveri en la fako "Novaĵoj" de tiu ĉi retejo, sed ili estas kunordigataj ankaŭ pere de la retlisto esperanto_madride kaj de nia paĝo en Fejsbuko.

Madrida Esperanto-Liceo estas agnoskita de la madrida urbestraro kiel asocio de publika utileco.