Zamenhofa Tago

La Zamenhofa Tago (15a de decembro) estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo. Ĝi estas samtempe la Tago de la Esperanto-libro kaj la Tago de la Esperanto-kulturo.

Kantabrio gastigos la 80an HEK en 2022

La 31an de januaro, la Loka Kongresa Komitato, kune kun la Prezidanto de KantEA, bit-kunvenis por fari definitivan decidon rilate al la 79a Hispana Kongreso, kiu devus okazi ĉi-jare, fine de marto, en Comillas.

Kiel rezulto de la kunsido, la LKK decidis proponi al Hispana Esperanto-Federacio la okazigon de la 80a Hispana Kongreso de Esperanto en 2022, en Comillas, en la sama kongresejo kaj en la samaj datoj, en kiuj ĝi estus devinta okazi pasintjare.

Tiel, post la interkonsento de la  HEF-estraro, la kantabra LKK kaj la loka urbestraro de Comillas, oni jam povas anonci ke la 80a Hispana Esperanto-Kongreso okazos en Comillas, de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo, en la jaro 2022.

La LKK provos ne nur konservi la tutan kongresan kaj postkongresan strukturon jam ekzistantan, kiel bazon por la kongreso okazonta en  2022, sed ankaŭ konsideras validajn ĉiujn aliĝojn ĝis nun faritajn.

Pedro Ullate López
Sekretario de la 80a HEK

La 79a Hispana Kongreso de Esperanto estas denove prokrastita

Laŭ la nova decido de la LKK, la kongreso okazos de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo, 2021.

La estraro de Hispana Esperanto-Federacio kaj la Loka Kongresa Komitato de la 79a Hispana Kongreso de Esperanto, konsiderante la zorgojn rilate al la epidemio de kronviruso Kovim-19 kaj la rekomendojn de la ŝtataj kaj internaciaj aŭtoritatoj, decidis PROKRASTI la okazigon de la kongreso.

Post interkonsento kun la loka urbestraro de Comillas, ni decidis ke la kongreso okazos venontjare en la sama tempo de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo.

La LKK provos konservi la tutan kongresan kaj postkongresan programon jam anoncitajn. Pri eventualaj modifoj aŭ anstataŭigoj oni informos dum venontaj monatoj.

La LKK konsideras validajn ĉiujn aliĝojn ĝis nun faritajn.

Se iu aliĝinto antaŭvidas jam nun sian neeblon partopreni la kongreson en la novaj datoj, bonvolu informi nin. Oni konsciu ke la LKK decidis unujaran prokraston, por havi la plenan certecon ke tiam ĉiuj cirkonstancoj estos favoraj por multhomaj aranĝoj.

La LKK redonos sian aliĝkotizon al ĉiu, kiu ĝin petos. Same ni redonos la pagojn faritajn por la rezervo de ekskursoj.

Bedaŭrinde, la LKK ne povos redoni aliajn kostojn (pri vojaĝoj, loĝigo, k.s.) kiujn la partoprenontoj jam elspezis. Tamen ekzistas la ebleco ŝanĝi la datojn de loĝado en la samaj hoteloj.

Hispana Esperanto-Federacio kaj la Loka Kongresa Komitato daŭre informos pri la evoluo de la kongreso per siaj retejoj, sociaj retoj kaj aliaj komunikoj. Ĉiun demandon oni plu povas sendi al la adreso de la LKK kongreso@esperanto.es.

HEF kaj la LKK bedaŭras la ĝenojn okazigitajn pro la decido kaj esperas vian komprenemon. Ni deziras bonan sanon al ĉiuj niaj amikoj en la tuta mondo, kaj esperas renkonti vin fine de aprilo de 2021 en Comillas.

Pedro Ullate López

Sekretario de la LKK de la 79a Hispana Esperanto-Kongreso

Komuniko pri prokrasto de la 79a Hispana Kongreso de Esperanto

KOMUNIKO DE HEF: LA 79a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO ESTAS PROKRASTITA ĜIS OKTOBRO

La estraro de Hispana Esperanto-Federacio kaj la Loka Kongresa Komitato de la 79a Hispana Kongreso de Esperanto, antaŭvidita por la 30a de aprilo ĝis 4a de majo en Comillas (Kantabrio), konsiderante la zorgojn rilate al la epidemio de kronviruso Covid-19 kaj la rekomendojn de la ŝtataj kaj internaciaj aŭtoritatoj, volas informi ke la kongreso ne okazos en la menciitaj datoj kaj estas prokrastita.

Post interkonsento kun la loka urbestraro, kaj esperante ke la situacio pliboniĝos en la venontaj monatoj, ni decidis ke la kongreso okazos inter la 9a kaj 13a de oktobro 2020, profitante ke la 12a de oktobro estas festa tago en Hispanio.

La tuta kongresa programo estas translokigita al tiuj datoj, kun simila strukturo al tiu jam anoncita. Tamen, ni ne povas konfirmi nun la okazigon de ĉiuj anoncitaj programeroj, kaj estas antaŭvideble ke iuj estos modifitaj aŭ anstataŭigitaj; pri tio ni informos dum venontaj monatoj. Ni nun pristudas ĉu eblos okazigi la anoncitan postkongresan ekskurson, pri kio ni prenos decidon nur post kelkaj semajnoj.

La homoj jam aliĝintaj ricevos tuj informojn pri la proceduro rilate al kotizoj kaj similaj aferoj. Kiel baza decido, ni povas jam informi ke oni redonos la pagitan kotizon al tiuj, kiuj jam certas ke ili ne povos ĉeesti en oktobro.

Hispana Esperanto-Federacio kaj la Loka Kongresa Komitato daŭre informos pri la evoluo de la kongreso per siaj retejoj, sociaj retoj kaj aliaj komunikoj. Ĉiun demandon oni plu povas sendi al la adreso de la LKK kongreso@esperanto.es.

HEF bedaŭras la ĝenojn okazigitajn pro la decido kaj esperas vian komprenemon. Ni deziras bonan sanon al ĉiuj niaj amikoj en la tuta mondo, kaj esperas renkonti vin en oktobro en Comillas.

Hispana Esperanto-Federacio, 15a de marto 2020

Zamenhof-Tago

Tagmanĝo en Santandero

La 15a de decembro estas la tago en kiu Esperantio faras omaĝon al la iniciatinto de la lingvo, d-ro Zamenhof, okaze de lia 160a datreveno. Tial la tago estas nomata “Zamenhof-Tago”, kvankam, nuntempe. oni ankaŭ nomas ĝin “Tago de la Esperanta Libro”.

Ĉi-jare la Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA) celebris la omaĝon en Santander, la 14an de decembro, per komuna tagmanĝo, kiun ĉeestis 20 homoj, en tre konata restoracio en El Sardinero. La celebrado okazis en tre bona etoso, kaj dum ĝi oni multe parolis pri esperantaj libroj kaj, kompreneble pri la aranĝo de la 79a Hispana Esperanto-Kongreso, okazonta de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo de 2020 en Comillas.

Ĝenerala Kunsido

La vendredon, 23an de aŭgusto, je la 19:30 horo, en unua kunvoko, aŭ, manke de kvorumo, je la 20:00 horo de tiu sama tago, okazos la Ĝenerala Kunsido de la Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA), en la sidejo de la strato San Fernando 58. Se vi estas membro kaj ne ricevis la kunvokilon, kontaktu la asocion. Se vi ankoraŭ ne estas KantEA-ano, vi tamen povas veni por koni nin.

Komenca agado rilate al la Kongreso

La 5an de julio, la Loka Kongresa Komitato de la 79a Hispana Kongreso de Esperanto, kune kun la Estraro de KantEA, decidis elekti kiel sidejon de la kongreso, kiu okazos de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo de 2020, la urbeton Comillas. 

Oni ankaŭ decisis asigni diversajn respondajn laborpostenojn en rilato al la kongresa orgazidado. 

Alia bona novaĵo estas tio ke ni disponas jam la kongresan afiŝon, aranĝitan de la kantabra dizajnistino Laura Tejedor, membro de nia Asocio, kiu faris brilan laboron en tre mallonga tempo.

79a Hispana Esperanto-Kongreso

La Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA) estos la organizanto de la 79a Hispana Esperanto-Kongreso, okazonta de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo de 2020.

La Asocio decidis akcepti la inviton faritan de la Prezidanto de Hispana Esperanto Federacio (HEF), s-ro José Antonio del Barrio, por ke Kantabrio estu la sidejo de la venonta Hispana Esperanto-Kongreso.

Post la unuaj paŝoj, oni jam povas pároli pri la starigo de loka kongresa komitato (LKK), base konsistanta el jenaj homoj:

Prezidanto: s-ro Carlos Cordero Huecas

Sekretario: s-ro Pedro Ullate López

Kasisto: s-ino Guadalupe Barcina Amézaga