Horaro

Ĉiujn nefestajn lundojn de la 6a ĝis la 8a vespere. Tamen, konsilindas sinanonci antaŭ alveni. Por eventualaj vizitoj ekster tiu horaro aŭ dumsomere, interkonsentu retpoŝte kun la prizorganto (Esta dirección de correo electrónico está siendo protegida contra los robots de spam. Necesita tener JavaScript habilitado para poder verlo.)

Organizado kaj alirebleco

 

Pro manko de spaco en la HEF-ejo, la libroj ordiĝas en la bretoj ne laŭ fakoj, sed laŭ registro-numeroj. Biblioteko Juan Régulo Pérez estas libere alirebla, kaj kiu ajn povas konsulti ĝin surloke.

 

Disponeblas retkatalogo.

 

Kunlaboro kun aliĝintaj grupoj

 

Nia kolekto nepre kreskas iel hazarde ĉar ĝi dependas ĉefe de la ricevitaj donacoj kaj foje do titoloj ripetiĝas. Loko ne abundas en la sidejo kaj malfacilas konservi tiujn duoblajn ekzemplerojn. Tial HEF ebligas, ke siaj aliĝintaj grupoj akiru ilin donace. Tio permesas, ke ankaŭ tiuj grupoj kreskigu aŭ ekkreu siajn proprajn bibliotekojn. Profitis jam de tio sekvaj asocioj: Asociación Cordobesa de Esperanto, Kantabra Esperanto-Asocio, Valencia Esperanto-Grupo kaj Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.

 

Ankaŭ la Esperanto-Biblioteko Ramón Molera Pedrals ricevis plurajn erojn.