Hodiaŭ ni parolu pri kelkaj falsaj amikoj. Ĉiuj difinoj kaj multaj ekzemploj fontas el Plena Ilustrita Vortaro (PIV).
digna signifas "meritanta respekton": digna socia pozicio, posición social digna; kaj ankaŭ "konscia, ke oni meritas respekton": ŝi montradis tre dignan sintenon, mostraba una actitud muy digna. Sed prefere ne uzu digna anstataŭ inda "meritanta ion": la okazo estas inda je detala priskribo, la ocasión se merece una descripción detallada; li estas inda reĝi, es digno de reinar; "sammerita aŭ samvalora kiel": filo inda je sia patro, un hijo digno de su padre; "merito-plena, honorinda": inda ĉefo, un jefe digno.
Ekzistas ankaŭ degni "bonvoli , konsenti fari, sentigante tamen ian moŝtecan komplezon": la princo apenaŭ degnis rigardi la kampulon, el príncipe apenas se dignó (a) mirar al campesino.
ekzakta signifas "science ĝusta kaj severe preciza": ekzakta kalkulo, cuenta exacta; ekzakta reprodukto, reproducción exacta. Ties hispana ekvivalento exacto estas fakte pli loza, malpli "severa". Niajn eble iom tro oftajn ¡Exacto! kaj ¡Exactamente! redonas fakte Ĝuste!
homo en esperanto neniel montras seksan apartenon. Ĝi signifas "(membro de) genro de mamuloj, karakterizita per vertikala teniĝo, forte evoluinta cerbo kaj parol-kapablo", nome hombre, sed eble pli ĝustus la traduko persona aŭ ser humano, ĉar hombre (varón) estas viro en esperanto. Se ni diras, ekzemple, la homo elpensis la radon, el hombre inventó la rueda, ni ja ne pensas pri viroj aŭ virinoj, sed parolas ĝenerale pri la specio homo. Same, se ni diras la homoj dancis en la salono, la gente bailaba en el salón (las personas bailaban en el salón), ni principe ne atentas pri seksaj diferencoj (krom se ni kundancas...), sed pri la fakto, ke pluraj (ge)individuoj dancas.
Ni ĵus vidis, ke oni uzas la pluralon homoj por traduki la hispanan gente: estis multaj homoj surstrate, había mucha gente en la calle. Cetere, la esperanta gento, sinonimo de etno, signifas "homa grupo, ne pur-rasa, sed prezentanta tamen socian kaj fizikan koherecon", t.e. etnia.
fiera "konscia pri siaj veraj meritoj kaj virtoj" signifas ĝuste orgulloso: ili fieras pri sia sukceso, están orgullosos de su éxito. Parenca vorto estas orgojlo "tro granda memŝato, ne sufiĉe pravigebla kaj akompanata de malŝato por ĉiu alia", kiu signifas soberbia, arrogancia: li estas tiel orgojla, ke li ne agnoskas vian superecon, es tan soberbio que no reconoce tu superioridad.
Reveni al la indekso de la lingvaj anguloj