De la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022 okazos la 3-a Virtuala Kongreso de UEA (organizata de Universala Esperanto-Asocio), kune kun RETOSO, la reta evento de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).
La 3-a VK + Retoso estos la plej granda reta evento de la jaro, kaj vi libere povas ĉeesti sesiojn de ambaŭ eventoj – do eĉ pli granda kaj bunta elekto de programeroj atendas vin. La Virtuala Kongreso (VK) estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj aliĝos al ĝi ĝis la 20-a de novembro 2022. Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per la aliĝilo en https://vk.esperanto.net.
Retoso estas la reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj. Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto. La evento enhavos la plej malaĉan programon, tre diversan kaj plenan je koncertoj, atelieroj, prelegoj kaj interagaj programeroj. Temos pri vere tutmonda evento, partoprenebla por homoj ie ajn en la mondo. Ĝi havos programerojn en tempoj taŭgaj por homoj en Azio, Ameriko, Afriko, Oceanio kaj Eŭropo.
Pliajn detalojn legu ĉe: https://uea.org/gk/1070.
Inter la 29a de aprilo kaj 3a de majo eblis finfine okazigi ĉeeste la 80an Hispanan Kongreson de Esperanto, kiu devis atendi al la plibonigo de la sanitaraj kondiĉoj. La loko estis la tre bela kaj monumenta urbo Comillas, en la norda regiono Kantabrio.
Aliĝis ĉ. 150 homoj, eĉ se finfine ne ĉiuj povis partopreni ĝin. Se vi ne povis ĉeesti, vi povas legi pri la programeroj en la vikipedia artikolo. Ni ankaŭ filmis grandan parton de la kongreso, kaj iom post iom ni publikigas ilin en la jutuba kanalo de HEF. Oni povas aliri ilin en tiu ĉi videlisto.
La sekva kongreso okazos verŝajne post unu jaro en la urbo Sevilo.
Restu en kontakto kun ni, profitu la internaciajn renkontojn kiuj estas anoncataj por venontaj monatoj, kaj revenu al la ĉeesta Esperantujo!

La 80-a Hispana Kongreso de Esperanto okazos jam tre baldaŭ, fine de tiu ĉi monato: inter la 29a de aprilo kaj la 3a de majo ni vidos nin en la urbo Comillas, ĉe la norda marbordo de Hispanio. La loko kaj la datoj (preskaŭ) koincidas kun la antaŭvidita propono por 2020, kiam la pandemio devigis nin prokrasti la celebradon. Tiun ĉi jaron ni esperas ĝui ĉeestan renkontiĝon tiel riĉan kiel unue antaŭvidite, kun la samaj ecoj tiom altiraj ĉe la hispanaj kongresoj.
La organizantoj jam publikigis la programon, kiun oni povas legi en: https://www.esperanto.es/hef/index.php/80a-kongreso/programo. Kiel ĉiam en la hispana kongresoj ĝi estos tre varia, kultura kaj distra, kun prelegoj, koncertoj (JoMo, Georgo Handzlik, Saša Pilipović), teatro (Kabaredo Verda Banano), prezento de pluraj novaj libroj, kvizoj, atelieroj, filmoj, ekspozicioj kaj multe pli.
Krome, indas substreki la turisman programon. Comillas [Komijas] estas historia urbo, situanta en la regiono Kantabrio, meze ĉe la nordhispana marbordo, kun malnova arĥitekturo, mezepokaj kaj barokaj konstruaĵoj inter kiu elstaras malnova Pontifika Universitato kaj pluraj palacoj, plus aliaj pli novaj monumentoj, el kiuj plej menciindas la t.n. Kaprico, unu el la solaj tri konstruaĵoj kreitaj de la fama modernisma arĥitekto Antoni Gaudí ekster Katalunio. La urbo estas tre turisma, sed ĉefe dum someroj, kaj do vi probable ne havos problemojn pri loĝado dum la periodo de la kongreso.
Comillas troviĝas proksime al la ĉefurbo de la regiono, Santandero, al kiu alvenas flugoj el multaj urboj el Eŭropo (vidu tie ĉi informon pri alveneblecoj). Ĝuste Santandero plus alia tre bela najbara urbo, Santillana del Mar, estos la celo de ekskurso en la lasta tago de la Kongreso. La unuan tagon kongresanoj povos viziti la plej belan groton de Hispanio, nomatan “El Soplao”. La cetero de la programeroj disvolviĝos en kulturcentro nomata “El Espolón”, kiun la urbestraro de Comillas metis je dispono de la organizantoj.
Ĉiuj detaloj pri la kongreso, inklude de alveneblecoj, loĝado, praktikaj informoj, programo plus la maniero rete aliĝi troviĝas en la retejo de la Kantabra Esperanto-Asocio, http://esperanto.es/kongreso.
Vi povas krome aliĝi en tiu ĉi ligilo, kaj, se vi jam estis aliĝinta por la unua eldono antaŭvidita por 2020, ne forgesu konfirmi vian ĉeeston ĉe la adreso de la organizantoj en Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla..
La evento fariĝos ŝanco renkonti novajn kaj malnovajn amikojn, praktiki la lingvon, ĝui la esperantan kulturon kaj ankaŭ koni urbon historian kaj monumentan kaj regionon kun riĉa historio kaj superba naturo.
Ni atendas vin en Comillas!

Je tiu ĉi nova januaro ni deziras al ĉiuj niaj amikoj FELIĈAN KAJ PROSPERAN NOVAN JARON. Kaj ni anoncas novaĵon: kun la jaro 2022 komenciĝas ankaŭ la datrevenoj reliefigataj de la scienca lerneja kalendaro de la Supera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio (CSIC), kiu ĉijare havos version en Esperanto!
La kalendaron oni trovas jam en la adreso: https://digital.csic.es/handle/10261/256432 (kaj poste en la HEF-a Bitoteko). La oficialan prezentadon oni faris la 11an de januaro, sed la materialo en Esperanto jam ekaperis de la komenco en la tŭitera konto de la iniciato: https://twitter.com/CalCientifico, kaj ankaŭ en la propra konto: https://twitter.com/SciKalendaro.
Ĝin akompanas Didaktika Gvidilo, por ke instruistoj povu ĝin utiligi en lernejoj.
La kalendaro ekzistas en versioj en la hispana, galega, astura, kataluna, aragona, eŭska kaj angla lingvoj kaj de tiu ĉi jaro ankaŭ Esperanto, la franca kaj la araba. Pri la esperanta tradukado zorgis teamo kunordigita de Hispana Esperanto-Federacio.
Pri la celoj kaj specifaĵoj vi povas legi en tiu ĉi ligilo. Elŝutu, legu, utiligu kaj disvastigu laŭ via plaĉo.
