Federación Española de Esperanto

Konkludoj de la Hispana Kongreso de Esperanto

La 73-a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu kune kun la 18-a Andaluzia Kongreso disvolviĝis en la urbo Arundo (Ronda) inter la 1-a kaj la 4-a de majo 2014, estas nun ĝuebla en la reto por tiuj kiuj ne povis ĝin partopreni. Dum tiuj ĉi tagoj ni iom post iom montras filmetojn tie registritajn, en la jutuba kanalo de Hispana Esperanto-Federacio http://www.youtube.com/user/esesperanto.

Kiel anoncite, sine de la kongreso disvolviĝis la “1-a Konferenco pri instruado de Esperanto, en Hispanio kaj la mondo”, kun diversaj prelegoj, kunsidoj, kursoj kaj ekzamenoj. Ĉefa rezulto de ĝi fariĝis la refondado de la instruista fako de Hispana Esperanto-Federacio.

Pri la ceteraj diskutoj kaj atingoj de la kongreso, oni povas scii per la tie aprobita REZOLUCIO:

Konstatinte la ĉiam pli vastiĝantan fendon inter Nordafriko kaj Sudeŭropo, kiu okazigas miskomprenojn kaj antaŭjuĝojn inter la popoloj de ambaŭ flankoj de la Mediteraneo, la ĉeestintoj de la 73a Hispana kaj 18a Andaluzia Kongresoj de Esperanto laboris super la plifortigo de rilatoj inter la homoj de ambaŭ marbordoj.

Tiucele, grava parto de la programo estis dediĉita al la temo: Esperanto en Nordafriko, kaj la organizantoj faciligis la ĉeeston de Nordafrikaj najbaroj.

Rezulte de la Kongresa laboro estiĝis la intenco pli sisteme kaj intense kunlabori por la disvastigo de Esperanto en la nordo de Afriko, kreante la bazan strukturon por organizita movado tie.

La temo de la Kongreso: Esperanto kaj Flamenko reliefigis la ĉiam ekzistantajn historiajn kaj kulturajn ligojn inter la sudo kaj la nordo de Mediteraneo. Arundo mem, gasturbo de la Kongreso iĝis, krom nekomparebla kadro por la disvolvo de la Kongresa programo, danke al ties fama ponto, simbolo de la celo de nia ponto-lingvo: Esperanto.