Federación Española de Esperanto

Pli da tempo por favore aliĝi al la Hispana Kongreso de Esperanto

Laŭ decido de la Organiza Komitato de la 73-a Hispana kaj 18-a Andaluza Kongreso de Esperanto, kiu disvolviĝos en Arundo (Ronda) inter la 1a kaj 4a de majo de tiu ĉi jaro, la unua aliĝperiodo, kun favora prezo, etendiĝos du pliajn semajnojn, ĝis la 15a de februaro. Vi povos do profiti, kiel pli ol 50 homoj jam faris ĝis nun, je rabatita kotizo al tiu ĉi partopreninda okazaĵo.

La organizantoj ankaŭ decidis ke la aliĝo estos senpaga por infanoj kaj gejunuloj naskiĝintaj post la 31a de decembro 1989. La detaloj pri kotizoj, aliĝmanieroj kaj ankaŭ pri la praktikaj informoj rilate al vojaĝado kaj gastigado troviĝas en la retejo http://arundakongreso2014.wordpress.com/.

La ĉeftemo de la Kongreso estos: Esperanto kaj Flamenko. Temos pri granda ŝanco konatiĝi kun tiu ĉi unika kultura formo, kies kerno troviĝas en la regiono gastiganta la renkontiĝon. Baldaŭ estos trovebla pli detala programo, en la ĵus ligita retpaĝaro.

Dum la kongreso oni planas organizi KER-ekzamenojn, laŭ nova internacia ekzamensistemo de Esperanto, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo, kaj difinas lingvokonajn normojn. Vi povas koni pli pri tiu ekzamensistemo ĉe edukado.net. Necesas sin anonci antaŭe, por kompletigi la nombron de ekzamenontoj. Bv. konsulti la detalojn en tiu ĉi paĝo.

Por pliaj informoj, ne hezitu skribi al Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla..