Federación Española de Esperanto

2018, jaro de esperantistaj renkontoj en la Ibera Duoninsulo

Komenciĝas nova jaro, 2018, kiu karakteriziĝos per abundo de internaciaj renkontoj de Esperanto en la Iberia Duoninsulo. Se jam dum ĉiuj jaroj eblas ĝui la etoson de Esperanto per diversaj aktivadoj, tiu ĉi jaro estos speciala en tiu ĉi mondoparto.

Unualoke, kompreneble, ni menciu la Universalan Kongreson de Esperanto, la plej tradician kaj multnombran de nia komunumo, kiu okazos inter la 28a de julio kaj la 4a de aŭgusto en Lisbono. Congreso Universal LisboaOrganizata de Universala Esperanto-Asocio, tiu ĉi estos la numero 103. Komence de la jaro 2018, estis enskribitaj jam pli ol 1000 homoj, el 64 landoj, el kiuj ĉirkaŭ 50 el Hispanio. Por pliaj detaloj, vidu https://uea.org/kongresoj/UK.

En la semajno antaŭ tiu Kongreso, kaj speciale konvene por tiuj homoj kiuj venos el malproksimaj landoj kaj deziras profiti la longan vojaĝon al tiu ĉi mondoparto, estos organizita en Madrido la Kongreso de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Parte koincide kun ĝi okazos ankaŭ la Hispana Kongreso de Esperanto, jam de la 20a de julio. Eblas aliĝi nur al unu el la du renkontoj, aŭ pli bone profiti la okazon por partopreni en ambaŭ kaj krome vojaĝi poste per komuna transporto al Lisbono. Pliaj detaloj ĉe: http://www.esperanto.es/kongreso.

Congreso Juvenil BadajozPost la renkonto de Lisbono, la junaj parolantoj de Esperanto havos la ŝancon partopreni en la Internacia Junulara Kngreso (IJK), organizita de Hispana Esperantista Junulara Societo kaj Kataluna Esperanto-Junularo, kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, en la ekstremadura urbo Badajoz (en Hispanio, sed tuj apud la landlimo kun Portugalio), de la 4a ĝis la 11a de aŭgusto. Unuaj detaloj jam aperas en la retejo: http://ijk2018.tejo.org/.

Estas antaŭvidataj aliaj renkontoj, kaj ĉiam eblas rigardi en la kalendaro se vi ne povas veni proksime, sed se vi serĉas internaciajn renkontojn, amikan etoson kaj ampleksan kontakton kun la esperantista kulturo, ne dubu; ĉijare venu al Iberio!