Federación Española de Esperanto

ILEI-kongresa simpozio: La kultura heredaĵo de Esperanto

Alvoko al ILEI-Simpozio (Madrido, 26-27 julio 2018)

En la Eŭropa jaro de kultura heredaĵo 2018 kaj meze de la Internacia jardeko de proksimiĝo de kulturoj 2013-2022, okazos la 51-a Kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) en Madrido, 21-28 julio 2018, kun la ĉeftemo: La kultura heredaĵo de Esperanto. La Ibera duoninsulo, kiu heredigis multon al la kultura trezoro de la homaro kaj pliriĉigis la kulturan heredaĵon de Esperanto, estas ĝusta medio por tia temo kiel ĉefmotivo de ampleksa faka, kleriga kaj kultura programo de la kongreso. Laŭtradicie, ĝi estos specife traktata en la ILEI-simpozio pri kongresa temo, kutime okazanta en la du lastaj labortagoj de la kongreso.

Ĉi-jare ILEI organizas la simpozion kunlabore kun la Nacia Universitato de Neĉeesta Edukado (UNED – Universidad Nacional de Educación a Distancia) kaj Hispana Esperanto-Federacio (HEF). Ĝi okazos en ejoj de UNED la 26-an kaj 27-an de julio kaj estas malferma por esperantistaj kaj neesperantistaj fakuloj kaj interesatoj ebligante ilian dialogon pri temoj de komuna intereso observataj el diversaj vidpunktoj. La laborlingvoj estos Esperanto kaj la hispana.

Celante diversaspektan traktadon – en la eŭropa lumo, en la mondskala perspektivo, en la hispana kunteksto kaj el vidpunkto de specifaj interesoj de Esperanto-komunumo – la simpozia temo inkluzivas la jenajn subtemojn, sed ne limiĝas al nur tiuj:

  • Justa komunikado kaj tutmondiĝo
  • Kontaktoj inter kulturoj: harmonio kaj pliriĉiĝo
  • Interreto, Esperanto  kaj kultura interŝanĝo
  • Reflektoj de naciaj kulturoj en la kulturo de Esperanto
  • Esperanto en la kultura mozaiko de Hispanio
  • Esperanto kiel ero de kultura heredaĵo de la homaro
  • Kontribuo de Esperanto al la Eŭropa kultura heredaĵo
  • Pedagogiaj valoroj de Esperanto-kulturo
  • Interkultura lernado kaj edukado per Esperanto
  • Kulturaj temoj kaj instrumaterialoj en lingvolernado

Se vi deziras prelegi pri tiu ĉi temaro, ni tre kore invitas vin sendi vian prelegproponon al Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla., kopie al Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla.. Bonvolu sekvi la ŝablonon en la Aldonaĵo 1.

Limdato: la 15-a de junio 2018.

Viaj prelegoj devas esti originalaj, ne publikigitaj nek planataj por publikigo aliloke. Surbaze de viaj kontribuoj ni redaktos provizoran programon, kiun ni sendos al vi, kaj vi estos petataj sendi kompletan tekston de via prelego ĝis la 30a de junio 2018. Viaj prelegresumoj estos publikigitaj en la Kongresa Libro, kaj plenaj prelegtekstoj en Simpoziaj Aktoj. Por via prelego vi disponos pri 20 minutoj kun 10 minutoj por diskuto. La preleglingvo estos unu el Esperanto aŭ la hispana kun paralela prezento en la alia lingvo.

Ĉiuj aliĝintoj de la kongreso aŭtomate rajtas partopreni en la simpozio sen apartaj aliĝilo kaj kotizo. Tuj, kiuj volas aliĝi nur al la simpozio kiel preleganto kaj/aŭ aŭskultanto, povas uzi la saman kongresan aliĝilon (https://goo.gl/forms/qyDUUU0yy0U55N122) kaj pagi la nur-simpozian kotizon laŭ la Aldonaĵo 2.

Bonvenon!

Organiza komitato

    • Nuria Polo Cano, Facultad de Filología, UNED, prezidanto
    • Nicolau Dols Salas, Universitat de les Illes Balears – Institut d’Estudis Catalans, prezidanto
    • Manuel Pancorbo Castro, UNED, vicprezidanto
    • Roberto Garvía Soto, Universidad Carlos III
    • Duncan Charters, Principia College
    • Vicente Manzano Arrondo, Universidad de Sevilla
    • Mireille Grosjean, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)
    • José Antonio del Barrio Unquera, Hispana Esperanto-Federacio (HEF)
    • Manuel Parra Benito, Madrida Esperanto-Liceo
    • Radojica Petrović, ILEI
    • Félix Jiménez Lobo, HEF, sekretario

Logoo simpozio Logo Filología UNED Logo de ILEI Logo Año Europeo del Patrimonio Cultural

 
Aldonaĵo 1.
Ŝablono de prelegpropono
Via prelegtitolo
Via plena nomo, Via institucio (ILEI, AIS, Universitato de … , aŭ simile)
Resumo: Ĉi tiu ŝablono difinas strukturon kaj enhavon de ILEI-simpoziaj kaj aliaj ILEI-kongresaj prelegproponoj. Por resumi vian prelegon bonvolu uzi 100 - 200 vortojn.
Ŝlosilvortoj: (3 - 5 ŝlosilvortoj, ekzemple:) ŝablono, prezento de prelegpropono, resumo, prezentiĝo de la aŭtoro
Aŭtoro: Por prezenti vin kiel aŭtoron bonvolu uzi maksimume 150 vortojn. Via preskvalita foto estu aldonita en aparta dosiero.

 

Aldonaĵo 2.
Kotizo
Aliĝperiodoj
ĝis 31.03.2018
ĝis 30.06.2018
post 30.06.2018
Nur-simpozia kotizo
30€
35€
40€