Jam alvenas la Hispana Kongreso de Esperanto!
La 80-a Hispana Kongreso de Esperanto okazos jam tre baldaŭ, fine de tiu ĉi monato: inter la 29a de aprilo kaj la 3a de majo ni vidos nin en la urbo Comillas, ĉe la norda marbordo de Hispanio. La loko kaj la datoj (preskaŭ) koincidas kun la antaŭvidita propono por 2020, kiam la pandemio devigis nin prokrasti la celebradon. Tiun ĉi jaron ni esperas ĝui ĉeestan renkontiĝon tiel riĉan kiel unue antaŭvidite, kun la samaj ecoj tiom altiraj ĉe la hispanaj kongresoj.
La organizantoj jam publikigis la programon, kiun oni povas legi en: https://www.esperanto.es/hef/index.php/80a-kongreso/programo. Kiel ĉiam en la hispana kongresoj ĝi estos tre varia, kultura kaj distra, kun prelegoj, koncertoj (JoMo, Georgo Handzlik, Saša Pilipović), teatro (Kabaredo Verda Banano), prezento de pluraj novaj libroj, kvizoj, atelieroj, filmoj, ekspozicioj kaj multe pli.
Krome, indas substreki la turisman programon. Comillas [Komijas] estas historia urbo, situanta en la regiono Kantabrio, meze ĉe la nordhispana marbordo, kun malnova arĥitekturo, mezepokaj kaj barokaj konstruaĵoj inter kiu elstaras malnova Pontifika Universitato kaj pluraj palacoj, plus aliaj pli novaj monumentoj, el kiuj plej menciindas la t.n. Kaprico, unu el la solaj tri konstruaĵoj kreitaj de la fama modernisma arĥitekto Antoni Gaudí ekster Katalunio. La urbo estas tre turisma, sed ĉefe dum someroj, kaj do vi probable ne havos problemojn pri loĝado dum la periodo de la kongreso.
Comillas troviĝas proksime al la ĉefurbo de la regiono, Santandero, al kiu alvenas flugoj el multaj urboj el Eŭropo (vidu tie ĉi informon pri alveneblecoj). Ĝuste Santandero plus alia tre bela najbara urbo, Santillana del Mar, estos la celo de ekskurso en la lasta tago de la Kongreso. La unuan tagon kongresanoj povos viziti la plej belan groton de Hispanio, nomatan “El Soplao”. La cetero de la programeroj disvolviĝos en kulturcentro nomata “El Espolón”, kiun la urbestraro de Comillas metis je dispono de la organizantoj.
Ĉiuj detaloj pri la kongreso, inklude de alveneblecoj, loĝado, praktikaj informoj, programo plus la maniero rete aliĝi troviĝas en la retejo de la Kantabra Esperanto-Asocio, http://esperanto.es/kongreso.
Vi povas krome aliĝi en tiu ĉi ligilo, kaj, se vi jam estis aliĝinta por la unua eldono antaŭvidita por 2020, ne forgesu konfirmi vian ĉeeston ĉe la adreso de la organizantoj en Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla..
La evento fariĝos ŝanco renkonti novajn kaj malnovajn amikojn, praktiki la lingvon, ĝui la esperantan kulturon kaj ankaŭ koni urbon historian kaj monumentan kaj regionon kun riĉa historio kaj superba naturo.