Aperis la traduko al Esperanto de unu el la ĉefaj romanoj de la kastilia verkisto Miguel Delibes. La romano titoliĝas Sinjorino en ruĝo sur griza fono (Señora de rojo sobre fondo gris), kaj ĝi estas unu el la plej personaj verkoj de Delibes, kun klaraj membiografiaj referencoj kaj omaĝo al lia edzino, Ángeles, forpasinta nur 51-jaraĝa.
La tradukisto estas la konata aŭtoro kaj tradukisto Antonio Valén, kaj ĝi estis eldonita de Mondial, kunlabore kun la zaragoza Fondaĵo Esperanto.
Ĝi estas la unua tradukita al Esperanto verko de Miguel Delibes (1920-2010), eble la plej populara verkisto en Kastilio en la mezo de la 20a jarcento.
La libron oni povas akiri en la libroservo de Hispana Esperanto-Federacio, ĉe Mondial, ĉe UEA kaj en aliaj retaj vendejoj..
La Lerneja Scienca Kalendaro 2023, eldonita de la Supera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio (CSIC), ĉijare denove havas version en Esperanto, post la sukceso de la pasinta 2022. La kalendaro enhavas kolekton de eventoj aŭ datrevenoj ligitaj al scienco (en ampleksa senco) por ĉiu tago de la jaro, kun speciala atento al la diverseco de la ĉefroluloj.
Vi povas ĝin trovi, elŝuti kaj printi en pluraj versioj el: https://digital.csic.es/handle/10261/285166.
Kiel en pasinta jaro, la kalendaron akompanas Didaktika Gvidilo, por ke instruistoj povu ĝin utiligi en lernejoj, kaj ankaŭ versio en facila lingvo por utiligo fare de pli maljunaj lernantoj aŭ homoj kun malfacilaĵoj por legado. 
Krom en Esperanto, la kalendaro ekzistas en versioj en la hispana, galega, astura, kataluna, aragona, eŭska, angla, franca, portugala, araba, kaj ĉijare unuafoje ankaŭ en la persa (farsia) lingvoj.
Pri la tradukado zorgis teamo kunordigita de Hispana Esperanto-Federacio. Mencio al Esperanto kaj agnosko al la kunlaboro de HEF aperas en la oficiala prezento fare de la CSIC, kaj en ties gazetara komuniko.
Krome, la kalendaro en Esperanto havas propran tŭiteran konton, kiu ĉiutage publikigas la koncernajn datrevenojn.
Bv disvastigi al viaj konatoj, kaj eventuale utiligu ĝin en la lernejoj, se vi havas tiun ŝancon.