Finiĝas la dua aliĝperiodo por la Hispana Kongreso 2020
Atentu! Fine de februaro finiĝas la dua aliĝperiodo, kun reduktita kotizo, por la 79a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu okazos inter la 30a de aprilo kaj la 4a de majo 2020 en la urbo Comillas (Kantabrio, norda marbordo de Hispanio, proksime al la urbo Santandero). La kotizo iom kreskos ekde la 1a de marto, do ne tro prokrastu vian aliĝon, se vi jam decidis kongresi kun ni. Ĉiuj detaloj pri kotizoj kaj aliaj kondiĉoj aperas en la retejo de la Kantabra Esperanto-Asocio.
La Loka Kongresa Komitato jam publikigis la provizoran programon, inklude de la muzikaj koncertoj kiujn ni povos ĉeesti. La akso de la kultura parto estos la rolo de Esperanto kiel ponto, ĉefe per la tradukado de literaturo. Ĉeestos pluraj el la plej gravaj tradukistoj el iberiaj lingvoj al Esperanto. Vi ankaŭ povas aliĝi al la antaŭvidataj ekskursoj, inklude de la postkongresa marŝado laŭ la marborda Jakoba Vojo. Atentu, ĉar por kelkaj el ili la lokoj estas limigitaj!
En la retejo de la Kantabra Esperanto-Asocio vi povas legi informojn ankaŭ pri loĝigo, alvenmaniero kaj aliaj praktikaĵoj.
Memoru ankaŭ ke anoj de Hispana Esperanto-Federacio ĝuas rabaton por aliĝo al la Kongreso. Kombine kun la fiskaj avantaĝoj kiujn ĝuas la kotizoj al HEF (ĉar ni estas asocio de publika utileco), povas esti tre konvene por vi aliĝi al la asocio. Tiamaniere vi ankaŭ helpas nian agadon por disvastigo de Esperanto. Ni jam malfermis la aliĝkampanjon por 2020, en kiu ni konservis la ĝisnunajn kotizojn. Aliru la retan formularon aŭ skríbu al ni se vi volas koni aliajn detalojn.
Jam aliĝis pli ol 115 homoj. Venu, ni atendas vin!