Federación Española de Esperanto

Grava renovigo de Bitoteko

La bita arkivo de Hispana Esperanto-Federacio, Bitoteko, ricevis dum pasintaj monatoj gravan renovigon, teknikan kaj forman.

Bitoteko apartenas al Europeana, la bita arkivo de la Eŭropa Unio, ekde 2013. Por tion atingi, Hispana Esperanto-Federacio subskribis siatempe kontrakton kun la tiama Ministerio pri Edukado, Kulturo kaj Sportoj, per kiu HEF cedis la utiligon de siaj metadatenoj kaj devigis sin adaptiĝi al la teknikaj postuloj de Europeana.

Komence, la afero estis relative simpla, sed la informadika medio evoluas rapide kaj baldaŭ Europeana decidis ankaŭ evoluigi la manieron mastrumi la metadatenojn ricevitajn el la diversaj kulturaj institucioj tra Eŭropo, kun la celo unuecigi la malsamajn modelojn de metadatenoj uzitajn de ili. Tio devigis nin je granda teknika penado, kaj HEF devis dungi specialigitan entreprenon. La laboroj komenciĝis fine de marto kaj, parte pro la pandemio, ili daŭris ĝis septembro.

Ni profitis la okazon por fari aliajn plibonigojn kaj por ŝanĝi la fasonon kaj aspekton de la Bitoteko. Kvankam mankas kelkaj detaloj, la rezulton vi povas jam ĝui. Pri la renovigo de la fasado, vi mem, enirinte, povos konstati la pli koheran ordigon de la informo, la aldonon de la angla kiel plia uzebla lingvo kaj la pli belan aspekton ĝenerale de la retejo.

Aliflanke, se vi iras al Europeana, kaj serĉas informojn rilatajn al Esperanto, vi trovos (proksimume) 5093 rezultojn el kiuj 4288 devenas el Bitoteko. La klopodoj penvaloris.

Jen do Bitoteko denove preta kaj je via dispono. Aliru la kutiman adreson https://bitoteko.esperanto.es/ kaj profitu ĝin!

Bildo de Bitoteko 

Nova estraro de Hispana Esperanto-Federacio

La 18an de oktobro 2020 Hispana Esperanto-Federacio okazigis Eksterordinaran Ĝeneralan Kunvenon, kies ĉefa tagordero estis la renovigo de la estraro, pro fino de la deĵorperiodo de la antaŭa.

La nova estraro estis elektita unuanime, kaj konsistas el jenaj homoj:

  • Prezidanto: Ángel Arquillos
  • Vicprezidanto: Alberto Granados
  • Sekretario: Manuel Parra
  • Vicsekretario: Isidoro Ortega
  • Kasisto: Jesús M. García Iturrioz
  • Voĉdonantoj: Vicente Manzano, Ana Manero, William Guerrero (junulara sekcio)

Gratulon kaj bonŝancon al la novaj estraranoj.

La adresoj por kontakti la estraron plu restas la samaj: Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla. por aferoj rilataj al la asocio, kaj Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla. por ĝeneralaj demandoj pri la lingvo aŭ la asocio.

Más artículos...