Libro de Miguel Delibes tradukita al Esperanto
Aperis la traduko al Esperanto de unu el la ĉefaj romanoj de la kastilia verkisto Miguel Delibes. La romano titoliĝas Sinjorino en ruĝo sur griza fono (Señora de rojo sobre fondo gris), kaj ĝi estas unu el la plej personaj verkoj de Delibes, kun klaraj membiografiaj referencoj kaj omaĝo al lia edzino, Ángeles, forpasinta nur 51-jaraĝa.
La tradukisto estas la konata aŭtoro kaj tradukisto Antonio Valén, kaj ĝi estis eldonita de Mondial, kunlabore kun la zaragoza Fondaĵo Esperanto.
Ĝi estas la unua tradukita al Esperanto verko de Miguel Delibes (1920-2010), eble la plej populara verkisto en Kastilio en la mezo de la 20a jarcento.
La libron oni povas akiri en la libroservo de Hispana Esperanto-Federacio, ĉe Mondial, ĉe UEA kaj en aliaj retaj vendejoj..